Kastelo de Törökszentmiklós

La Kastelo de Törökszentmiklós (konata ankaŭ pri la iama posedantoj Almásy [almAŝi] kaj Gieger) estas historia monumento en urbo Törökszentmiklós.

Kastelo de Törökszentmiklós
kastelo [+]

LandoHungario
Koordinatoj47° 7′ 10″ N, 20° 29′ 11″ O (mapo)47.11941666666720.486283333333Koordinatoj: 47° 7′ 10″ N, 20° 29′ 11″ O (mapo) [1]

Kastelo de Törökszentmiklós (Hungario)
Kastelo de Törökszentmiklós (Hungario)
DEC
Kastelo de Törökszentmiklós
Kastelo de Törökszentmiklós
Map
Kastelo de Törökszentmiklós
vdr
Aerfoto pri kastelo en Törökszentmiklós

Historio redakti

En 1700 familio Almásy ricevis la lokan bienon de la reĝo. Ili loĝis en la iama vilaĝo, tial la kastelo mem estis konstruita inter 1881 - 1901 en pluraj etapoj. La ĉefa konstruaĵo supozeble konstruiĝis en la 1880-aj jaroj. En 1931 juda familio Gieger aĉetis la kastelon kun la bieno. En 1942 pro la kontraŭjudaj leĝoj la ŝtato forprenis la havaĵojn. Post la 2-a mondmilito ŝtata agrikultura firmao funkciis tie. En 1966 la kastelo estis renovigita, interne turista tranoktejo kaj restoracio ekfunkciis. En 1984 en unu el la ĉambroj muzeo estis establita. En 1990 denove okazis renovigaj laboroj.

Konstruaĵo redakti

La kastelo situas en granda parko en rando de la urbo. Estas ĉefkonstruaĵo kun diversaj aloj (parte etaĝaj, parte teretaĝaj). La aloj formas L-majuskolon, kiun malferma koridoro ligas al la etaĝa parto, tiel la kastelo similas al U-majusklo. En 1901 ankaŭ kapelo estis konstruita. En la kapelo en 2000 sekpentraĵo estis pentrita.

Parko redakti

La impona parko estis kreita samtempe kun la kastelo. Apud la parka enirejo kampanilo situas. Longa rekta vojo kuras al la kastelo. Estis farita ankaŭ artefarita lago kun insulo. En 1980 la parko estis deklarita protektata teritorio. Apud la parko ĉevalaro estas bredata.

Referenco redakti

Fontoj redakti