Kastiliismo

(Alidirektita el Kastilia naciismo)

Kastiliismo estas ideologio kiu celas la ideon de Kastilio, Hispanio, kiel teritoria realaĵo, ĉu el starigo de regionisma tipo ĉu el naciisma vidpunkto, defendante tiuokaze ĉu la konformigon de kastilia nacio en federacia modelo ĉu rekte la sendependigon. Pro la ambigueco de la signifo de Kastilio estas diferencaj alproksimigoj por la teritoria konsidero de tiu ento, kiu konsistus en unuigo de hispanaj provincoj nun apartenantaj al diversaj regionoj, nune nomataj aŭtonomaj komunumoj.

Kastiliisma murpentraĵo en Villalar de los Comuneros (Valadolido).

Historio redakti

En la epoko de la Unua Respubliko (1873-1874), la federaciaj respublikanoj elpensis la projekton krei ununuran federacian ŝtaton el dek unu provincoj en la hispana valo de Doŭro, kiu ankaŭ inkludus la provincojn Santandero kaj Logronjo. Antaŭe, en 1869, kiel parto de manifesto, federaciaj respublikanoj reprezentantaj la 17 provincojn Albaceto, Avilo, Burgoso, Reĝurbo, Kvenko, Gvadalaĥaro, Leono, Logronjo, Madrido, Palencio, Salamanko, Santandero, Segovio, Sorio, Toledo, Valadolido kaj Zamoro proponis en la tiel nomata Kastilia Federacia Pakto la formadon de ento konsistanta el du malsamaj ŝtatoj: la ŝtato Malnova Kastilio - kiu estus konstituita de la nunaj kastili-leonaj provincoj kune kun tiuj de Logronjo kaj Santandero-, kaj la ŝtato Nova Kastilio, kiu estus konformita de la nunaj provincoj de Kastilio-Manĉo plus la provinco Madrido. La fino de la respubliko, komence de 1874, bremsis la iniciaton.

En 1921, okaze de la kvara centjariĝo de la batalo de Villalar, la Urbodomo de Santandero rekomendis la kreadon de kastilia kaj leona komunumo el dek unu provincoj, ideo, kiu estus konservita en postaj jaroj. Fine de 1931 kaj komencoj de 1932, leonano Eugenio Merino ellaboris tekston, en kiu li fondis la kastili-leonan regionismon. La teksto estis publikigita en la Diario de León.

Dum la Dua Respubliko, precipe en 1936, estis granda regionisma agado favora al regiono el dek unu provincoj, kaj eĉ disvolvis bazon por la Statuto de Aŭtonomeco. La fino de la Civila Milito kaj la komenco de la frankisma reĝimo ĉesigis la aspirojn de aŭtonomeco por la regiono.

En junio 1978, Kastilio kaj Leono akiris la antaŭ-aŭtonoman reĝimon, per la kreado de la Ĝenerala Konsilio per Reĝa Dekreto 20/1978, de la 13-a de junio.

Bibliografio redakti

  • Juan Andrés Blanco Rodríguez kaj Julio Valdeón Baruque, Regionalismo y autonomía en Castilla y León, Consejería de Educación y Cultura, 2004
  • González Clavero, Mariano, Fuerzas políticas en el proceso autonómico de Castilla y León: 1975-1983, 2004
  • González Clavero, Mariano, Pelaez López, José-Vidal, Pérez López, Pablo, Partidos regionalistas y nacionalistas de Castilla y León (1977-1999): un primer análisis
  • López Castrejón, Enrique, Historia de Castilla y León, Reno, 1986
  • Orduña Rebollo, E. El regionalismo en Castilla y León, Ámbito, 1986
  • Palacios Bañuelos, Luis, Historia de Castilla y León, Páramo, 1996

Eksteraj ligiloj redakti