Katalogo de la biblioteko
La Katalogo de la Biblioteko de Georg Davidov [1] (1888 - 1911) estas biblioteka katalogo kompilita fare de Georgo K. Davidov en Saratov. Ĝi eldoniĝis en 1908 ĉe Möller & Borel en Berlino. Dua 130-paĝa eldono aperis ĉe Heckners Verlag en Wolfenbüttel en la jaro 1911.
Katalogo de la Biblioteko | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Georgo K. Davidov | |
Eldonjaro | 1908 | |
Urbo | Berlino | |
Eldoninto | Möller & Borel | |
Paĝoj | III + 53 | |
La biblioteko de Davidov estis la plej ampleksa kaj kompleta kolekto de fruaj Esperanto-publikigaĵoj. Ĝi perdiĝis, kaj restis nur la katalogo, kiu estas grava bibliografia helpilo por studoj pri la frua periodo de Esperanto. Ĝin poste superis la Bibliografio de Internacia Lingvo de Petro Stojan de 1929.
Recenzoj
redakti
|
Referencoj
redakti- ↑ Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 5403, paĝo 447
Eksteraj ligiloj
redakti- Enciklopedio de Esperanto/ K en sia originala formo en la Interreto
- Biblioteko Davidov, rete
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj