Katana Gégé Bukuru

homrajta aktivulino en la Demokratia Respubliko Kongo

Katana Gégé Bukuru (naskiĝis la 31-an de decembro 1963 en Demokratia Respubliko Kongo) estas konga aktivulino, kiu batalas por la virinaj rajtoj en D.R. Kongo. Ŝi fondis en 2001 la asocion Solidarité des femmes activistes pour la défense des droits humains, mallonge SOFAD)[1] kaj centrojn de paco el kongaj vilaĝoj[2].

Katana Gégé Bukuru
Persona informo
Naskiĝo 31-an de decembro 1963 (1963-12-31) (60-jaraĝa)
Ŝtataneco Demokratia Respubliko Kongo
Alma mater Universitato de Liono 2 Lumo
Okupo
Okupo homrajta aktivulo • politikisto
vdr

Bukuru estas konata kiel la "Fera Sinjorino" de la Demokrata Respubliko Kongo pro sia sindevontigo al la batalo por la tieaj virinaj rajtoj.

Ŝi estas subtenata en sia lukto de Amnestio Internacia, kiu disponigas trejnadon por virinoj kaj instigas ilin formi "paco-ĉelojn" ene de sia propra najbareco, por transdoni rajtojn kaj por akcepti virinojn sur la loka nivelo[3].

Okaze de la Internacia Virina Tago en 2018, Bukuru estis parto de la franca Unesko-kampanjo: "Ĉu vi devas esti viro por havi Vikipedian paĝon?", por kreskigi la konscion ke estu pli da seksa ekvilibro en la cifereca mondo[4].

Solidareco de Virinaj Aktivuloj por Defendo de Homaj Rajtoj (SOFAD) redakti

La organizo kunigas pli ol 600 virinojn batalantajn por sociaj, ekonomiaj kaj politikaj rajtoj. SOFAD celas protekti defendantojn de homaj rajtoj kaj klopodas certigi la respektadon de la rajtoj enskribitan en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. La asocio celas doni helpon kaj subtenon al viktimoj de seksa misuzo kaj perforto, precipe per organizado de atelieroj kaj trejnkursoj por virinoj kiuj alstrebas esti gvidantoj en siaj fako[2]j.

La misio de SOFAD estas trejni kaj mobilizi virinajn aktivulojn, pliigi ilian partoprenon en la protekto kaj antaŭenigo de homaj rajtoj, kaj faciligi la rehabiliton de viktimoj de ĉiuj formoj de perforto. La organizo ankaŭ batalas kontraŭ la grandskala proliferado de armiloj en la regiono de la Grandaj Lagoj kaj en Orienta Afriko

Premioj redakti

Ŝi gajnis plurajn premiojn por siaj multaj agadoj. Ŝi estis la unua virino kiu en 2007 ricevis la premion "Front Line Defenders Award" [5]. Tiu ĉi premio estis kreita por defendantoj de homaj rajtoj en riskaj situacioj. Aldone en 2017 la sveda Forum för levande historia ("forumo por vivanta historio") honorigis ŝin per la Per Anger-premio, aljuĝata al homoj, kiuj defendas demokration kaj homajn rajtojn en ekzempla maniero. Per Anger (1913–2002) estis sveda diplomato kiu dum la dua mondmilito en Budapeŝto savis multajn judojn de la Holokaŭsto.

  • (2007) Premio Front Line Defenders
  • (2017) Premio Per Anger
  • (2017) Soroptimist-pacpremio

Referencoj redakti

  1. (fr) SOFAD - Solidarité des Femmes Activistes pour la Défense des Droits Humains[Solidareco de Virinaj Aktivuloj por Defendo de Homaj Rajtoj], arkivita la 8-an de marto 2018.
  2. 2,0 2,1 (fr) Gege Katana Bukuru (RDK), Virinoj por la Paco ĉirkaŭ la Mondo.
  3. (fr) Katana Gégé Bukuru ricevas pacpremion de Soroptimist:
  4. (fr) UNESCO, Twitter, la 8-an de marto 2018
  5. (en) Font line defenders award Frontlinedefenders.org.

Vidu ankaŭ redakti

Denis Mukwege

Eksteraj ligiloj redakti

SOFAD, retejo kaj filmeto