Katedralo de Innsbruck

Vido disde la Urba turo al la katedralo
Mariahilf - de Lucas Cranach, en la katedralo insbruka.
Interno

La Katedralo Sankta Jakobo (germane: Dom St. Jakob) estas la preĝejo de la episkopo de Insbruko troviĝante en la urbokerno.

PriskriboRedakti

EksteroRedakti

La impona dutura fasado de la katedrala kirko dominas la Katedralplacon en la nordokcidento de Hofburg. Ĝi nombriĝas inter la plej belaj verkoj de kirka konstruarto el la floranta baroka epoko. En 1732 finfaritis la nuna konstruaĵo. Planoj por tiu vandpilastra kirko kun longa navo, mallongaj ronde finiĝantaj transeptoj, alta kupolo kaj du fasadaj turoj estas de la ĉefarkitekto Johann Herkomer el Füssen. Lia bofilo kaj disĉiplo Johann Georg Fischer responsis pri la realigo. Ĉe la konkave retiriĝanta fasado videblas multnombraj statuoj de tirolaj sanktuloj, kiujn faris inter 1941-60 Hans Andre. Meze troviĝas la Dipatrino, tute supre ĉe la gablo estas Sankta Jakobo kiel rajdanto. Li estas la patrono de tiel de pilgrimuloj kiel de vojaĝantoj.

InternoRedakti

La interno de la preĝejo estas lindega kaj fortimpresa. Egid Quirin Asam faris la riĉajn stukaĵojn en la stilo de transiro inter baroko kaj rokoko. Freskoj en decaj-modestaj koloroj dediĉitaj estas al Sankta Jakobo. En la altarejo la sanktulo rajdas kiel ĉiela militestro de kristanoj en Hispanujo kontraŭ la mohametanoj. En la transepto li admonis je adorado de la Virgulino. En la longa navo Jakobo estas la porpetisto de la suferanta homaro unuiĝinta ĉirkaŭ lia altaro en Santiago de Compostela.

La ebenaj kupolaj pligrandiĝis iluzie al altaj volbaĵoj. Post la bombardoj de 1944 la arka fresko super la ĉefaltaro novfaritis fare de Hans Andre. La naŭ altaroj el bunta marmoro estas de Christof kaj Theodor Benedetti. Johann Georg Grasmayr kaj Egid Schor pentris la pentraĵojn de la flankaj altaroj. La fono de la krucalataro (sur kiu staras malfrugotika krucifikso) estas de Philipp Haller. La kun multo da puttoj ornamita ore lumanta ambono estas verko de Nikolaus Wolf. Peter Trolf el Götzens skulptis el ligno la kirkopordegojn kaj la dekoracion ĉe la orgeno.

La ĉefaltaro enhavas la famekonata gracodona bildo Maria Hilf. Sendube ĝi estas la plej alta valoraĵo en tiu ĉi preĝejo. Pentritis ĝi en 1537 fare de Lucas Cranach la Maljuna. Insbrukon ĝi venis en 1650. Iam oni oferis al la Dipatrino multajn valorajn "pezoferaĵojn". Ankaŭ la imperiestrino Maria Tereza de Aŭstrio donacis post nasko de la unua filo Jozefo statuon de la bebo el pura oro. Bedaŭrinde la posta imperiestro fandigis ĉiujn tiaĵojn en 1785...

En la transepto troviĝas la fama tombo de Maksimiliano. Modelon por ĝi faris la skulptisto Caspar Gras; en 1620 finfaris la gisaĵon Heinrich Reinhart. La per vitobranĉoj, birdoj kaj insektoj ornamitaj volviĝantaj kolonoj portas modernan kovroslabon sur kiu kuŝas sur genue la arkiduko Maksimiliano la 2-a ĉe la piedoj de la drakmortigisto Sankta Georgo. Ĉe la anguloj sidas kvar funebraj genioj kun torĉoj. Du mortŝildoj kun la blazonoj habsburgaj kaj kavalirordenaj pendas survande. En tiu ĉi tombo kuŝas ankaŭ la en 1954 mortinta feldmarŝalo kaj arkiduko Eugen von Österreich-Teschen.

En la norda turo de la katedralo estas ekde 1982 la plej granda kariljono de Aŭstrio. Ĝi kapablas ne nur ludi antaŭe programitajn kantojn aŭtomate sed uzeblas ankaŭ kiel vera instrumento sur gamo de 4 oktoj. La 48 sonoriloj manipulatas de sur ludotablo de en la turkupolo staranta piano.

FontoRedakti

Informoj pri la katedralo sur insbruka porturisma retpaĝaro