Katedralo de Santo Domingo de la Calzada

La katedralo del Salvador (de la Savinto) estas en la urbo Santo Domingo de la Calzada, en la regiono Rioĥo (Hispanio). Ĝi estas konsiderata Havaĵo de Kultura Intereso kaj estis deklarita Monumento Histori-Arta apartenanta al la Nacia Arta Trezoro pere dekreto de 3a de junio 1931.

Katedralo de Santo Domingo de la Calzada
katolika katedralo • monumentokunkatedralo [+]
Koordinatoj42° 26′ 28″ N, 2° 57′ 13″ U (mapo)42.441083333333-2.9535277777778Koordinatoj: 42° 26′ 28″ N, 2° 57′ 13″ U (mapo)

Estiĝo11-a jarcento

Katedralo de Santo Domingo de la Calzada (Provinco Rioĥo)
Katedralo de Santo Domingo de la Calzada (Provinco Rioĥo)
DEC
Katedralo de Santo Domingo de la Calzada
Katedralo de Santo Domingo de la Calzada
Lokigo de Provinco Rioĥo en Hispanio

Map
Katedralo de Santo Domingo de la Calzada

Vikimedia Komunejo:  Con-cathedral of Santo Domingo de la Calzada [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Aparta turo kaj pordego de la katedralo.

Estis iama romanika preĝejo konstruita fine de la 11-a jarcento. La nuna preĝejo estis sanktigita en 1106 fare de la episkopo Don Pedro Nazar, iĝis Colegiata ĉirkaŭ 1158 kaj katedralo post 1232, kaj ekde tiam ĝi estis sidejo de la episkopo de Calahorra-La Calzada.

La konstruado de la aktuala preĝejo konservis grandan parton de la iama. Ĝi estis konstruita kiel preĝejo por pilgrimado, ĉar ĝi estas survoje en la franca parto de la pilgrimvojo al Santiago de Compostela, kun tipa ĥorĉirkaŭirejo, malantaŭ la ĉefaltaro, kiu permesas la cirkuladon ene de la katedralo. ​

La plano estas de latina kruco kun tri ampleksaj navoj. La nuna konstruaĵo estas fakte miksaĵo de diferencaj stiloj el la romaniko de la absido, ĝis la baroko de la unika aparta sonorilturo; tra la navaro tute de gotika arkitekturo, al kiu oni aldonu la diversajn reformojn kaj ampleksigojn suferitajn dum la Moderna Epoko kiel konsekvence de restaŭroj, kolapsoj aŭ pli simple pro la ŝanĝoj kiujn ĉiu episkopo faris por kongruigi la sidejon al la modoj de ĉiu historia momento.​

El la romanika frua konstruaĵo restis modilonoj. En la suda pordego elstaras la figuroj de la tri patronoj de la diocezo. La parta turo estas unika elemento; oni diras, ke la pezo apudigita turo ne estus eltenita de la malforta sabla grundo. Estis alia romanika turo, detruita de incendio, kaj alia gotika malmuntita pro ruinminaco. La nuna barola estis konstruita en 1762 kaj kun 70 metroj de alto kaj bazo de 9 metroj, estas la plej alta turo de Rioĥo.

Tombo de Pedro de Carranza.

La renesanca skulptisto, Damián Forment, lasis en tiu katedralo unu el siaj plej grandiozaj verkoj, nome la ĉef-retablo. En la malsupra parto estas la nuraj partoj el alabastro, kvankam grandan parton de lia verkaro li faris el alabastro (ekzemple ĉe la retablo de Pilar de Zaragoza, retablo de la Monaĥejo de Poblet). Ĝi estas naŭ metrojn larĝa kaj dek tri alta; kvankam li mortis en 1540, dli lasis preskaŭ finita la verkon. La polikromio estas verko de Andrés de Melgar. Elstaras la apero de mitologiaj motivoj: tritonoj, satirusoj, nereidoj kaj centaŭroj. Post la ĵusa reformo de la planko de la katedralo (2009) oni instalis ĉe la retablo tuŝekranon interageblan kiu ebligas, ke la vizitanto vidu detale ajnan elementon de la retablo pere de detalega fotaro. Oni instalis ankaŭ sistemon de projekcio sonvida sur la propra retablo mem kiu montras la historion de ĝis konstruado rakontita de la propra Damián Forment.

Inter tre diversaj kapeloj elstaras la kvaretaĝa monumenta tombo de Pedro de Carranza, kun kuŝanta skulptarta figuro de la mortinto, sur blazonhava sarkofago florornamita; super la figuro estas memortabulo tenita de du anĝeloj kaj supre valorega bildo de la Anunciacio.

La aktuala klostro estas frukto de reformo farita en 1340 de la episkopo Juan del Pino. Aktuale la klostro estas hejmo de la ekspozicio de la katedralo.