Kategorio-Diskuto:Administraj unuoj


Termino "ento" redakti

En Diskuto:Administra teritoria ento:
Mi dubas, kial estus administra unuo malordo kaj administra ento ordo aŭ Seine (departemento) malordo kaj departemento Seine ordo ... --pino (diskuto) 10:07, 26 Aŭg. 2015 (UTC)

Tute aparte de la demando, ĉu permeseblas aŭ eĉ bonas unuecigi la nomojn de teritoriaj unuoj, estas la demando ĉu bonas uzi la vorton "ento" en tiu-ĉi konteksto. Kontraste al la angla vorto "entity", kiu uzatas tre vaste kaj en multaj kontekstoj, la vorto "ento" en Esperanto estas tre specifa faka termino de filozofio, en signifo "abstraktaĵo, rigardata kiel reala ekzistaĵo". En neformala lingvaĵo ofte anstataŭe uzatas la pli konata termino "unuo", do la simpla substantivigo de la nombrovorto "unu". Teritoria unuo iusence ja estas "abstraktaĵo, rigardebla kvazaŭ reala ekzistaĵo". Sed mi tre dubas, ke ĉi-tie temas pri filozofia eseo, kiu pravigus uzon de tiu tre specifa filozofia termino - laŭ mi simple temas pri politika geografio. Male, mi konvinkatas ke enŝteliĝis mistraduko de la angla vorto al la titolo de la nova esperantlingva ŝablono kaj de multaj similtempe kreataj vikipediaj kategorioj. Do mi forte argumentas ŝanĝi la filozofian terminon "ento" en tiu-ĉi ŝablono, en la nova artikoleto Administra teritoria ento, la nova kategorio:Administraj teritoriaj entoj kaj ties subkategorioj al "unuo". ThomasPusch (diskuto) 10:36, 10 Okt. 2015 (UTC)
>>> Ebla diskuto pri la vortuzo plej bone koncentriĝu en la diskutpaĝo de la nova artikoleto "Administra teritoria ento". ThomasPusch

Hodiaŭ finiĝis la diskuto, kun rezulto obei la difinitajn signifojn de la vortoj "unuo" kaj "ento", kaj ŝanĝi erare kreitajn kategoriojn "administraj teritoriaj entoj..." al "adminstraj unuoj...". Ĉi-tie la laŭeble minimuma ŝanĝo de la antaŭa erara nomo "administraj teritoriaj entoj" kreis pli longan kategorionomon "administraj teritoriaj unuoj", kiu ĝustas kaj estas centprocenta kopio de la anglalingva kategorionomo, sed nenecese longas kaj kaŭzas malpraktike longajn membrajn kategorionomojn, se la sama vortumo apligiĝu al ĉiuj membraj kategorioj - "kategorio:administraj teritoriaj unuoj de Centr-Afrika Respubliko" estas strange malkonciza nomo (la angla vikipedio, kiu ĉi-tie povus servi kiel modelo de longa vortumo, pri landaj administraj unuoj rezignas pri unueca vortumo kaj uzas la formon "subdividoj de..."). Kvankam "subdividoj de..." gramatike tute ĝustas kaj tre koncizas, belas la propono havi unuecan vortumon (kaj por tiu-ĉi supra kategorio la magra titolo "subdividoj" sen klarigo ke temas pri teritoria organizado ne sufiĉus). Tial mi samigas tiun-ĉi kategorionomon al la pli konciza, sed tamen sufiĉe klara vortumo "administraj unuoj". ThomasPusch (diskuto) 07:37, 23 Dec. 2015 (UTC)

Pluralo - administraj unuoj? redakti

Kial unuo, kaj ne unuoj? --Lohengrin (diskuto) 09:47, 14 Feb. 2016 (UTC)

Ĝuste, laŭ niaj reguloj estu pluralo. Tiu kiu kreis la kategorion ne sciis (aŭ ne atentis) la regulojn kaj kreis kun fuŝa nomo. Moldur (diskuto) 20:08, 14 Feb. 2016 (UTC)
Reiri al la paĝo "Administraj unuoj".