Kategorio-Diskuto:Gubernio Sajtama

Latest comment: antaŭ 4 monatoj by ThomasPusch

Jam en novembro 2020, ankoraŭ ne reviziita, la nova uzanto Resoneko movis paĝon "Gubernio Sajtama" al "Gubernio Saitamo" - same ankaŭ movis la koncernan kategorion - kaj referencis al la helpa paĝo Esperantigo de vortoj el japana fonto.

Sed tiu helpa paĝo informas:

Citaĵo
 Samkiel japana-cirila transskribado de la sistemo de Polivanov, Esperantigita vorto emas rigardi la kombinacion de iuj vokaloj kiel diftongo.
  • 俳句, haiku / ruse: Хайку = hajko [PIV]
  • 北海道, Hokkaidō / Хоккайдо = Hokajdo, Hokkajdo
Tamen, ankaŭ estas [escepta] ekzemplo de 合気道, aikidō = aikido

@Resoneko: Do, la helpa paĝo Esperantigo de vortoj el japana fonto tendence subtenus la esperantlingvan silabon "Saj", ne la silabaron "Sa" kaj "i". Kiel kutime en kazoj de dubindaj esperantigoj, necesos alporti iujn referencajn ekzemplojn, ke la formoj "Gubernio Saj-ta-ma/Saj-ta-mo" aŭ "Gubernio Sa-i-ta-mo" efektive uzatas en la esperantlingva literaturo kaj gazetaro. Ĉiukaze la simpla referenco al la helpa paĝo Esperantigo de vortoj el japana fonto ne konvinkas ! ThomasPusch (diskuto) 17:36, 1 mar. 2024 (UTC)Reply

KROME, movi la nomon de kategorio "Gubernio Sajtama" al "Gubernio Saitamo" ne sufiĉas: se oni ŝanĝas kategorion, oni ankaŭ devas movi ĉiujn erojn en la kategorio. Nun la kategorio "Gubernio Saitamo" kvar jarojn post la movo ankoraŭ estis tute malplena, kaj la enhavo estas en ne plu ekzistanta "Gubernio Sajtama", kaj nur truke alireblas. Tio estas fuŝo.

Ĝenerale - la diferenco inter esperantigo "Sajtamo" aŭ "Saitamo" baze estas, ke "Saj-ta-mo" klare estas tri silaboj kaj "Sa-i-ta-mo" klare estas kvar, kiel "fa-mi-li-o" ankaŭ klare estas vorto el kvar silaboj. Do la demando estas, ĉu denaska japano en la vorto 埼玉県, Saitama-ken (plus silabo "ken") aŭdas kvar aŭ kvin silabojn. Ankaŭ helpus, se oni povus doni referencon de prononco laŭ Internacia Fonetika Alfabeto en iu oficiala nur-japana aŭ dulingva japana vortaro, el kiu eblus vidi, ĉu tiu vortaro konsideras la vorton konsisti el kvar aŭ kvin silabojn. Sume, tiom simple tute ne estas! Mi ankaŭ kontentus kun oficiala dokumento de Japana Esperanto-Instituto, kiu proponus oficialajn esperantigojn de la regionoj, gubernioj kaj plej gravaj urboj de Japanio, kiujn laŭeble ĉiuj esperantistoj sekvu. Sed tia dokumento de JEI ĉi tie ankaŭ ne citiĝis, kaj de supozeble ankoraŭ ne ekzistas. ThomasPusch (diskuto) 17:52, 1 mar. 2024 (UTC)Reply

>> Mi tamen nun kopiis tiujn liniojn al la paĝo Diskuto:Gubernio Sajtama/Diskuto:Gubernio_Saitamo kaj proponas ĉiajn eventualajn notojn kolekti tie, por ne diserigi la diskutojn. ThomasPusch (diskuto) 18:18, 1 mar. 2024 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Gubernio Sajtama".