Kaverno Na Pomezí
Kaverno Na Pomezí estas sistemo plejparte de fendaĵaj, diversloke tre altaj koridoroj kaj katedraloj kun suma longeco ĉirkaŭ 1 km kaj deniveligo 47 m. Ĝi kreas du etaĝojn, kiuj estas ligataj al tektonika fendaĵo en grandega masivo de pure blankaj kristalaj devonaj kalkŝtonoj. Dank‘ al la pura kalkŝtono la kaverno havas proporcie riĉan karstan ornamaĵaron de la plej diversaj formoj.
Kaverno Na Pomezí | |
ĉeĥe: Jeskyně Na Pomezí | |
kaverno | |
Ornamaĵaro en kaverno Na Pomezí
| |
Oficiala nomo: Jeskyně Na Pomezí | |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Olomouc |
Distrikto | Distrikto Jeseník |
Montpasejo | Na Pomezí Riĥleba montaro |
Tipo de kaverno | Karsta kaverno |
Transporto | Fervojlinio 295 |
Vizitvojo | 9
|
Situo | Kaverno Na Pomezí |
- koordinatoj | 50° 14′ 46″ N 17° 08′ 18″ O / 50.24611 °N, 17.13833 °O (mapo) |
Longo | 1 000 m |
- vizitvojo | 530 m |
Geologia konsisto | Stalagmito, Stalaktito |
Animalaro | Vespertoj Rhinolophus hipposideros, Araneo Meta menardi |
Materialo | Kalkoŝtono |
Por publiko | alirebla |
Vizito | 70 000 pojare |
Plej facila aliro | Lipová-lázně - Vápenná |
Malkovrinto | ?? |
- dato | 28-a de aŭgusto 1949 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Jeskyně Na Pomezí | |
Retpaĝo: Fotogalerio kaj priskribo | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Ĉefaj spacoj de la kaverno estas Glacia katedralo, nomita laŭ blankecaj sintroj, katedralo Ĉe ŝtonego kun ŝtondigoj kaj lagetoj kun kavernaj perloj. Romia banloko, Blanka katedralo kun kolonetstalagmitoj kun telerforme plilarĝiĝintaj pintoj kaj 13 m alta Reĝa katedralo kun ĥaose grupiĝintaj ruiniĝintaj ŝtonegoj kaj bela karsta ornamaĵaro.
La kaverno estis malkovrita en la jaro 1936 en hodiaŭ jam forlasita minejo por kalkŝtono kaj marmoro, sed baldaŭ ili fariĝis forgesitaj. Nur post la dua mondmilito lokaj loĝantoj malkovris ilin kaj iom post iom ili aperis ankaŭ pluajn spacojn de la subtera sistemo. En la jaro 1950 parto de la kavernoj estis malfermita por publiko, sed nur en la jaro 1955 ili estis reguligitaj en hodiaŭa amplekso.
Pojare vizitas la kavernojn 50 – 60 000 homoj. La kaverno troviĝas sub montpasejo Na Pomezí, 2 km norde de vilaĝo Lipová-lázně, 5 km nordokcidente de urbo Jeseník.