Kavitacio estas formiĝo de vaporbobelo en likvaĵoj ĉe malalta premo.

La bolpunkto de likvaĵo dependas de la premo. Ju pli alta estas la premo, des pli alta estas la bolpunkto (legu premmarmito) kaj male. Ĉe konvene malalta premo, la bolpunkto ekz. de la akvo tiel malaltiĝas, ke ĝi venas sub la akvotemperaturon. Tiam estiĝas spontanaj vaporvezikoj. Se la premo denove altiĝas, ili disfalas kun estiĝo de mallaŭta krako.

Kaŭzoj redakti

La plej ofta kaŭzo por kavitacio estas la rapide moviĝantaj objektoj en akvo kiel ekz. pumpaj radoj aŭ helico. Laŭ la leĝo de Bernoulli, la premo en ia likvaĵo estas ju pli malgranda, des pli alta estas la rapideco. Se la rapideco estas tiel granda, ke la premo venas sub la vaporiĝan premon de la likvaĵo, ĝi venas al gasforma stato kaj estiĝas kavitacio.

Oni povas ekigi kavitacion per ultrasono. Ĉe pli forta efiko eĉ estiĝas kavitaciaj eklumoj, kies efikon oni nomas sonoluminesko.

Efikoj de la kavitacio redakti

Kavitaciaj damaĝoj redakti

Se la kavitaciaj bobeloj kolapsas sur la surfaco de la solida korpo (ekz. plej ofte ĉe ŝipa helico), la ekstrema energio fandas punktoforme materialon kaj estiĝas etaj krateroj, malpliigante la efikecon de la objekto.

Ĝis la evoluo de la senkavitaciaj helicoj, la estiĝantaj krakoj ĉe submarŝipoj malkovris ilian situon. La senkavitacia helico havas long-tiratan finon, sed ĝi ne havas plu avantaĝon ĉe granda rapido.

Apliko redakti

Oni purigas la surfacon de objektoj per kavitacio en la t.n. ultrasona banejo uzanta ultrasonon.

vidu: superkavitacio