Kazaĥlingva Vikipedio

la enciklopedio Vikipedio en la kazaĥa lingvo

La kazaĥlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la kazaĥa lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Қазақша Уикипедия (latinliterigite kazakŝa uikipedija) en cirila alfabeto, Qazaqşa Wïkïpedïya en latina alfabeto kaj قازاقشا ۋىيكىيپەدىييا en araba alfabeto - la tri nomoj jam montras la apartaĵon ke la kazaĥlingva Vikipedio haveblas paralele en tri skribsistemoj, la cirila, latina kaj araba. La projekto fondiĝis en junio 2002 kaj atingis 100 000 artikolojn en oktobro 2011. La 14-an de majo 2025 ĝi enhavas 239 192 artikolojn. Danke al amasa robota aldono de sep mil artikoloj la 26-an/27-an de oktobro 2012 ĝi preterrapidis la esperantlingvan vikipedion kaj interŝanĝis la 27-an respektive 28-an lokon inter ĉiuj vikipediaj branĉoj laŭ absoluta nombro da artikoloj.

Kazaĥlingva Vikipedio
Retadreso kk.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo kazaĥa
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 14-a de majo 2025
Artikolnombro 239 192
Profundeco 15.7
Paĝoj 648 344
Redaktoj 3 467 805
Uzantoj 165 695
Aktivaj uzantoj 276
Administrantoj 12
Dosieroj 8 394
vdr
emblemo okaze de la 100 000-a artikolo de la kazaĥlingva Vikipedio (aŭtuno 2011)

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti