Kaznějov

urbo en Ĉeĥio

Kaznějov (germane Kaznau, ankaŭ Kasenau, Kazniow, en la jaroj 1939-1945 Gaßnau) estas urbo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Plzeň-nordo en Regiono Plzeň. Ĝi situas 20 km norde de Plzeň sur ŝoseo I/27 kuniganta Plzeň kun Most en malprofunda valo de rojo Kaznějovský potok. Vivas ĉi tie 3 120 loĝantoj (2023).

Kaznějov
germane Kaznau
urbo
Kapelo de sankta Johano Baptisto
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Kaznějov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Plzeň-nordo
Administra municipo Plasy
Historia regiono Bohemio
Montaro Plasa montetaro
Situo Kaznějov
 - alteco 398 m s. m.
 - koordinatoj 49° 53′ 36″ N 13° 22′ 59″ O / 49.89333 °N, 13.38306 °O / 49.89333; 13.38306 (mapo)
Katastro 12,3 km² (1 230 ha) Kaznějov
Loĝantaro 3 120 (2023)
Denseco 253,66 loĝ./km²
Unua skribmencio 1144
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 331 51
NUTS 3 CZ032
NUTS 4 CZ0325
NUTS 5 CZ0325 559008
Katastraj teritorioj 1
Partoj de urbo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kaznějov
Retpaĝo: www.kaznejov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Obora, Mrtník, Krašovice, Hromnice, Horní Bříza, Plasy, Rybnice kaj Trnová.

Historio redakti

La unua skribmencio pri la urbo devenas el la jaro 1144.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869507
1880946
1890906
1900911
19101 291
19211 391
JaroLoĝantoj
19301 708
19501 939
19612 120
19702 581
19803 267
19913 193
JaroLoĝantoj
20012 999
20113 031
20143 140
20163 090
20173 076
20183 075
JaroLoĝantoj
20193 075
20203 049
20212 934
20223 016
20233 120

Memorindaĵoj redakti

  • Kapeleto de sankta Johano Baptisto
  • Pordego ĉe domo n-ro 14
  • Monumento al falintoj en la 2-a mondmilito

Naskiĝintoj redakti

  • Anton Schobloch (1835–1900), entreprenisto, komercisto - post la morto de Johann Anton Starck, ĉe kiu li laboris kiel komerca direktoro kaj kiu testamentis al li trionon de la kompanio, gvidis la firmaon Johann David Starck, kiun li en la jaro 1885 transgvidis al kompanio Dolové a průmyslové závody.
  • Johann Anton Starck (1808–1883), entreprenisto, la filo de Johann David Starck, deputito de Regna kaj Ĉeĥa landa deputitaro – li disvastigis la produktadon en kemia fabriko en Kaznějov je dumtempa produkto de fosforo, li konstruis novan fabrikon por produktado de sulfata acido ĉe minejo David kaj tiun ĉi ĉefan produktan programon li eksportas en vicon de landoj de la mondo.
  • Johann David Starck (1770–1841), entreprenisto – en la jaro 1833 li ricevis permesilon por komenci konstruadon de fabriko en Kaznějov por produktado de fumplena sulfata acido, kiun li sekve transŝovis ĝis Kaznějov el Hromnice.
  • Rudolf Valeš (1915–1990), muzikisto kaj komponisto
  • Alfréd Willer (* 1930), brazila arkitekto de ĉeĥa deveno – li naskiĝis en Kaznějov kiel filo de maŝina inĝeniero Vilém Willer, post invado de naziistoj en la jaro 1939 la juda familio devis forlasi Kaznějov-on kaj en la jaro 1947 ili forloĝiĝis ĝis Brazilio en urbon São Paulo.

Transporto redakti

Tra la urbo kondukas fervojlinio Plzeň–Žatec–Most.

Ĉirkaŭaĵo redakti

Kaznějov norde najbaras kun Rybnice, oriente kun Obora, sudoriente kun mastruma korto Býkov, sudokcidente kun urbeto Horní Bříza kaj okcidente kun Mrtník. Okcidente kaj sudokcidente de la urbo estas meze de arbaroj la plej granda surfaca kaolina minejo en meza Eŭropo.

Pluaj fotoj redakti