Kenjo en la Olimpikoj

olimpika nacia teamo

Sportista teamo de  Kenjo en la Olimpikoj ekde la jaro 1956 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento krom en tiu de 1976, kiam multaj afrikaj teamoj plifortigis la protestojn kontraŭ la apartismo en Sud-Afriko, kaj de 1980, kiam la teamo aliĝis al la bojkoto gvidita de la usona teamo pro la sovetunia invado de Afganio fine de 1979. En vintraj olimpikoj nur ekde 1998 ĝis 2006 kaj en 2018 estis kenjaj partoprenantoj.

La olimpika flago
La olimpika flago
Kenjo en la Olimpikoj

Flago de Kenjo
IOK-kodo  KEN
NOK Nacia Olimpika Komitato de Kenjo
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976-1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
Vintraj Olimpikoj
1998 · 2002 · 2006 · 2010-2014 · 2018 · 2022

La teamo ĝis la stato de 2021 sume atingis ekzakte 113 medalojn, ĉiujn akiritajn en someraj olimpikoj: Temas pri 35 oraj, 42 arĝentaj kaj 36 bronzaj medaloj. Per tio sume la teamo en ĉiuj olimpikoj havas la 35-an rangon.

Pri unuopaj tekstoj pri la kenja teamo en unuopaj someraj olimpikoj vidu ligilojn en la navigilo "Nacia teamo de Kenjo" sube de la paĝo. Pri vintraj olimpikoj ne estas tiom detalaj tekstoj, ĉar ne estas tiom da informoj.

Kunordigas la teamon la Kenja Olimpika Komitato.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

 
Naftali Temu en 1968 kontribuis ormedalon en la 10-kilometra kuro
 
kaj Amos Biwott aldonis plian oron en la 3000-metra obstaklokuro
 
Kipchoge Keino en 1972 venkis en la 3000-metra obstaklokuro
 
kaj la teamano Ben Jipcho en la sama kuro alvenis dua