Kenneth
Kenneth estas angla vira individua nomo. Mallongigita formo estas Ken.
Etimologio
redaktiLa nomo venas de la kelta lingvo.La kelta vorto Coinneach signifas "beleta,laborema, rapida". La dua fonto estas eble la malnovangla vorto Cyne-ath kiu signifas "reĝa ĵuro". Tria fonto estas eble la pikta nomo Ciniod aŭ la gaela Cináed. Ambaŭ signifas "fajrokapo" aŭ "naskita el fajro".
Nomtago
redaktiĜia nomtago estas la 1-a de aŭgusto.
Nomportantoj
redaktiHistoria tempo
redakti- Kenneth (sanktulo) Canice (Cainnech) (515/516–600), skota sanktulo
- Kenneth (sanktulo) Kined (Kenned) (6a jc.), kimra sanktulo
- Kenneth la 1-a (ĉ. 810–858), reĝo de Skotlando
Antaŭnomoj
redakti- Kenneth J. Alford (1881–1945), brita komponisto
- Kenneth Anger (* 1927), usona filmofaristo kaj aŭtoro
- Kenneth Anthony (* 1951), politikisto de Sankta Lucia
- Kenneth Arrow (* 1921), usona ekonomikisto
- Kenneth Branagh (* 1960), nordirlanda aktoro
- Kenneth Bulmer (1921–2005), brita aŭtoro
- John Kenneth Galbraith (1908–2006), usona ekonomikisto
- Kenneth Gilbert (* 1931), kanada cembalisto
- Kenneth Glöckler (* 1984), germana rapisto
- Kenneth Kaunda (* 1924), unua prezidento de Zambio
- Kenneth Keith (* 1937), novzelanda juĝisto Internacia Kortumo en Hago
- Kenneth Lawrence (* 1964), usona astronomo
- Kenneth Macgowan (1888–1963), usona film- kaj teatroproducento
- Kenneth MacMillan (1929–1992), baleto-dancisto kaj ĥorografo
- Kenneth MacMillan (kameraisto) (* 1939), brita kameraisto
- Kenneth McKellar (1927–2010), brita tenoro
- Kenneth Millar (1915–1983), usona aŭtoro
- Kenneth O’Donnell (1924–1977), usona politikisto kaj konsultisto de la usona prezidento John F. Kennedy
- Kenneth Perez (* 1974), dana piedpilkisto
- Kenneth S. Rogoff (* 1953), usona ekonomikisto
- Kenneth Roth (*1955), advokato kaj sekretario de Human Rights Watch.
- Kenneth Spencer (1913–1964) usona kantisto
- Kenneth Waltz (1924–2013), usona politologo
- Kenneth White (* 1936), skota filologo kaj aŭtoro
- Kenneth G. Wilson (* 1936), usona fizikisto
- Kenneth Vermeer (* 1986), nederlanda piedpilkisto
Variacioj
redaktiKennet, Kenet, Keneth