Kermanŝaho

urbo en Irano
(Alidirektita el Kermanŝah)

Kermanŝaho (perse کرمانشاه, kurde Kirmaşan‎) estas antikva urbo de Irano kaj ĉefurbo de la samnoma provinco Kermanŝaho. La urbo fondiĝis dum la 4-a jarcento.

Kermanŝaho · کرمانشاه · Kirmaşan‎
urbo de Irano • urbego
Administrado
Lando  Irano
Provinco Provinco Kermanŝaho
Poŝtkodo 67146
Telefonkodo 083
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 945 651  (2016) [+]
Loĝdenso 9 749 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 19′ N, 47° 4′ O (mapo)34.31666666666747.068611111111Koordinatoj: 34° 19′ N, 47° 4′ O (mapo) [+]
Alto 1 350 m [+]
Areo 97 km² (9 700 ha) [+]
Horzono UTC+03:30
Kermanŝaho · کرمانشاه · Kirmaşan‎ (Irano)
Kermanŝaho · کرمانشاه · Kirmaşan‎ (Irano)
DEC
Kermanŝaho · کرمانشاه · Kirmaşan‎
Kermanŝaho · کرمانشاه · Kirmaşan‎
Situo de Kermanŝaho · کرمانشاه · Kirmaşan‎

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kermanshah [+]
vdr

La loĝantaro nombras 766.742 (2005) kaj parolas en persa kaj dialekto de kurda lingvo.

Post la islama revolucio la registaro ŝanĝis la nomon de la urbo al Baĥtaran, sed intertempe oni denove uzas la tradician nomon.

Ĝi estas grava loko pro la epigrafo de Dario la 1-a la Granda en apuda Behistun (6-a jarcento a.K.), kiu troviĝas pli malpli 1300 metrojn alte en la montaro, unu el la plej allogaj ejoj en Mez-Orienta arkeologio: la Behistun-surskribon. Antaŭ nelonge Unesko rekonis ĝin kiel Mondan Heredaĵon.

Ĉi tie la brito Henry Rawlinson kopiis la trilingvan epigrafaĵon de Dario la 1-a de la Aĥemenidoj, entranĉitan en la rokojn en 522 a.K. en la malnovaj persa, elama kaj akada lingvoj, gravega paŝo antaŭen al la deĉifrado meze de la 19-a jarcento de la kojnforma skribo.

Famaj naskiĝintoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti