Ketogenezo estas metabola procezo per kiu oni produktas la ketokorpojn kiel rezulto de la katabolo de la grasacidoj.

Produktado redakti

La ketokorpoj estas produktataj ĉefe en la mitokondrioj de la ĉeloj de la hepato. Ties sintezigo okazas kiel respondo al malaltaj niveloj de glukozo kaj post la elĉerpiĝo de la ĉelaj rezervoj de glikogeno. La produktado de ketokorpoj ekas por disponi de la energio konservita kiel grasacidoj. La grasacidoj estas enzime malkomponitaj en la Beta-oksidigo por formi molekulojn de Acetila koenzimo A. Laŭ normalaj kondiĉoj, la oksidigo de la Acetila koenzimo A okazas en la ciklo de Krebs kaj ties energio estas transpasata kiel elektronoj al NADH, FADH2 kaj GTP. Tamen, se la kvanto de acetil-KoA generita en la procezo de oksidiĝo de la grasacidoj estas pli granda ol la kapablo de procezo de la ciklo de Krebs, aŭ se la aktiveco en tiu procezo estas malalta pro la malmulta kvanto de per-elementoj kiel oksaloacetato, la acetil-KoA estas uzata por la biosintezigo de la ketokorpoj tra acetil-KoA kaj β-hidroksi-β-metilglutaril-KoA (HMG-KoA).

Krom sia rolo en la sintezigo de ketokorpoj, la HMG-KoA estas ankaŭ peranto en la sintezigo de la kolesterolo.

Tipoj de ketokorpoj redakti

La tri ketokorpoj estas la jenaj:

  • Acetoacetato, kiu, se ne estas oksidigita utile por akiri energion, estas la fonto de la aliaj du jenaj ketokorpoj.
  • Acetono, kiu ne estas uzata kiel fonto de energio, sed estas elsendita aŭ ekskreciita kiel forĵetaĵo.
  • Betahidroksibutirato, kiu ne estas teknike cetono laŭ la nomenklaturo IUTAK.