Ĥadiĝa Ismajilova

esplorĵurnalistino kaj radiogastigantino en Azerbajĝano
(Alidirektita el Khadija Ismayilova)

Ĥadiĝa Rovŝan kizi Ismajilova aŭ mallonge Ĥadiĝa Ismajilova (azere Xədicə Rövşən qızı İsmayılova, mallonge Xədicə İsmayılova, prononcata laŭ sistemo IFA /xædiːˈdʒæ ismɑˈjɯlovɑ/, ruse Хадиджа Ровшан кызы Исмаилова, angle Khadija Rovshan kyzy Ismayilova) estas estas azerlingva enketema esplorĵurnalisto kaj radiogastiganto en Azerbajĝano, kiu nuntempe laboras por la azera servo de la multlingva stacio Radio Free Europe/Radio Liberty, ĝis antaŭ nelonge kiel la gastiganto de la ĉiutaga debatspektaklo İşdən Sonra ("post laboro"). Ŝi estas membro de la Projekto pri Raportado pri Organizita Krimo kaj Korupto.

Ĥadiĝa Ismajilova
Persona informo
Naskiĝo 27-an de majo 1976 (1976-05-27) (47-jaraĝa)
en Bakuo
Lingvoj azerbajĝana
Ŝtataneco SovetunioAzerbajĝano
Alma mater Ŝtata Universitato de Bakuo
Okupo
Okupo ĵurnalisto • radio-prezentisto • tradukisto • enketa ĵurnalisto • politika malliberulo
Verkoj Secrecy for Sale: Inside the Global Offshore Money Maze
vdr

Ĥadiĝa Ismajilova estis celita de la aŭtoritatema reĝimo de Ilham Alijev en Azerbajĝano pro sia raportado pri financa korupto inter la reganta elito de Azerbajĝano. En decembro 2014, ŝi estis arestita rilate akuzopunktojn de instigo al memmortigo, akuzo vaste kritikita fare de homrajtaj organizaĵoj kiel ridinda. La 1-an de septembro 2015, ŝi estis kondamnita al sep jaroj kaj duono en malliberejo sub akuzoj de defraŭdo kaj impostfraŭdo. La 25-an de majo 2016, la azera supera tribunalo ordonis ke ŝi estu liberigita en provlibereco. En decembro 2017 al ŝi estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“, "por ŝia kuraĝo kaj tenaceco en elmontrado de korupto sur la plej altaj niveloj de registaro per elstara enketĵurnalismo en la nomo de travidebleco kaj respondigebleco." Al ŝi ne estis permesita vojaĝi de Azerbajĝano al Svedio por ricevi la premion.