La kinkajuo (Potos flavus), konata ankaŭ kiel mielurso (nomo kiun ĝi kunhavas kun la Malaja urso), estas mamulo de pluvarbaroj de la familio de Procionedoj rilata al basaricionoj, koatioj, lavursoj, la basarisko kaj la kakomistlo. Ĝi estas la ununura membro de la genro Potos. Kinkajuoj povas esti konfuzitaj kun furojsimioj, sed ili ne estas proksime rilataj. Indiĝena de Centrameriko kaj de Sudameriko, tiu arbovivanta mamulo ne estas endanĝerita specio, kvankam ĝi estas apenaŭ vidata de homoj pro sia strikta noktula kutimaro. Tamen ili estas ĉasataj por maskota komerco, por ties haŭto (por fari monujojn kaj ĉevalajn selojn) kaj por ties viando. Tiu neotropisa specio estis inkludata en Apendico III de CITES de Honduro, kio signifas ke eksportoj el Honduro postulas eksportan permesilon kaj eksportoj el aliaj landoj postulas atestilon de origino aŭ reeksporto.[1] Ili povas vivi ĝis 40 jaroj en kaptiveco.

Kinkajuo
Ties teritorio

Subspecioj redakti

Estas sep subspecioj de kinkajuo:[2]

  • Potos flavus flavus
  • Potos flavus chapadensis
  • Potos flavus chiriquensis
  • Potos flavus megalotus
  • Potos flavus meridensis
  • Potos flavus modestus
  • Potos flavus nocturnus

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Appendices I, II and III: The CITES Appendices. Alirita 2010-08-30.
  2. MSW3 Carnivora, id = 14001650, paĝo 626.