La Kinkona arboŝelo, nomata ankaŭ jezuita arboŝeloperua arboŝelo, estas tradicia nomo de la plej fama rimedo, specife por eviti ĉiujn formojn de la malario.

Kinkona arboŝelo.
Kinkona arbo.

La nomo devenas ĉar temas pri la arboŝelo de kelkaj specioj de la genro Cinchona, de la familio Rubiacoj, malkovritaj por la moderna scienco en diversaj okazoj kaj origina de la orientaj regionoj de Andoj en Peruo, priskritaj kaj enkondukitaj por la unuaj fojoj fare de Jezuitoj misiistoj en Peruo. Aliaj terminoj referencaj al la preparaĵoj kaj al ties fonto estas "Jezuita arbo", "Jezuita polvo" kaj "Pulvis Patrum" (polvo de la pastroj). Estas natura heredo kaj nacia simbolo de Peruo, kaj aperas stiligita en la supra maldekstra kvarono de la Blazono de Peruo.

Antaŭe, la arboŝelo, preparita laŭ diferencaj formuloj, estus uzita kiel psikotropo, sed en la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj, la natura rikoltado de enormaj kvantoj konstituis la bazon de la produktado de alkaloidoj de kinino. Tiu produktado okazis ĉefe en Germanio, kaj la nederlandaj kaj anglaj plantejoj de Cinchona officinalis en Javo, Cejlano kaj Barato estis la ĉefaj fontoj kiuj havigis la krudmaterialon. La aktiva bazo, nome la kinino, estas aktuale sintetigita kemie. La termino "kinino" devenas el "ghina" aŭ "kina-kina", la nomo kiun la peruaj indiĝenoj uzis por la arboŝelo, kio signifas "medikamento de medikamentoj" aŭ "arboŝelo de arboŝeloj".

La Kinkona arboŝelo ludis gravan rolon por la farmacio, botaniko, medicino, komerco kaj tropika agrikulturo. Ĉirkaŭ 1650, la kuracisto Sebastiano Bado deklaris: "tiu arboŝelo estis pli valora por la homaro ol la tuta oro kaj arĝento kiun la hispanoj elprenis el Peruo."

Bibliografio

redakti
  • (1988) “Three Hundred And Fifty Years Of The Peruvian Fever Bark”, British Medical Journal 296 (6635), p. 1486–1487. doi:10.1136/bmj.296.6635.1486.