Kipra Junulara Konsilio

nacia konsilio de junularaj organizaĵoj en Kipro
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Kipra Junulara Konsilio - nacilingve Συμβούλιο Νεολαίας Κύπρου - estas federacio en Kipro reprezentanta en internacia kunteksto la plej gravajn junularajn organizaĵojn de la lando. Esence, la nacia junulara konsilio reprezentiĝas en la Forumo Junulara Eŭropa (france Forum européen de la jeunesse, FEJ, angle European Youth Forum, EYF, germane Europäisches Jugendforum, EJF - en januaro 2023, Forumo Junulara Eŭropa kunigas 105 organizojn, inter ili krom tiu ĉi ankoraŭ 43 pliajn naciajn junularajn konsilojn, kaj 61 neregistarajn organizaĵojn. Ankaŭ TEJO estas membro de Forumo Junulara Eŭropa kiel neregistara organizaĵo. Sidejo de la Kipra Junulara Konsilio estas la urbo Nikozio.

Kipra Junulara Konsilio
Συμβούλιο Νεολαίας Κύπρου
organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Lando(j) Kipro vd
Sidejo Nikozio, Kipro
Retejo Oficiala retejo
vdr

Eksteraj ligiloj

redakti