Kirkfield (Ontario)

Kirkfield estas vilaĝo lokita en la urbo Kawartha Lakes en la kanada provinco Ontario. La vilaĝo ricevis sian nomon en 1864 post kiam la komenca nomo, Novar, estis malakceptita fare de la registaro de Kanado. Listo de 8 eblaj elektoj tiam estis proponata. La precipe skotaj vilaĝanoj elektis Kirkfield, laŭ la loko Kirk'o'Field en Edinburgo, Skotlando. En la vilaĝo situas hidraŭlika ŝiplevejo de la kanalsistemo Trent-Severn.

Kirkfield
setlejo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 44° 34′ N, 78° 59′ U (mapo)44.5625-78.9792Koordinatoj: 44° 34′ N, 78° 59′ U (mapo) [+]
Kirkfield (Ontario)
Kirkfield (Ontario)
DEC
Kirkfield
Kirkfield
Situo de Kirkfield

Map

vdr
ŝiplifto Kirkfield

Kirkfield estas la naskiĝloko de la kanada fervojaentreprenisto William Mackenzie. Lia fervoja projekto, la Kanada Norda Fervojo, estis la dua transkontinenta kanada fervoja reto, komencita en 1895 kaj inaŭgurita en 1915. Ĝi bankrotiĝis dum la unua mondmilito, sed kiam kombinita kun aliaj bankrotiĝintaj fervojaj kompanioj ĝi iĝis la bazo por la Kanada Nacia Fervojo en 1923.

foto de ordinara galinago en Kirkfield

Flanke menciindas ke unu el la bildoj de la tago alterne prezentataj en la ĉefpaĝo de la esperant-lingva vikipedio estas foto de birdo el la specio ordinara galinago en Kirkfield.