Preĝejo Sankta Spirito (Remetekertváros)
Preĝejo Sankta Spirito estas romkatolika historia monumento (ekde 1978) en Budapeŝto, en kvartalo Remetekertváros. La preĝejo servas ankaŭ la franclingvan kolonion en Budapeŝto.
preĝejo Sankta Spirito | ||
---|---|---|
preĝejo Sankta Spirito en Remetekertváros
| ||
katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Budapeŝto, kvartalo Remetekertváros | |
Geografia situo | 47° 32′ 49″ N, 18° 57′ 33″ O (mapo)47.5468618.959194Koordinatoj: 47° 32′ 49″ N, 18° 57′ 33″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Pest (departemento) | |
diocezo | Budapeŝto–Esztergom | |
dekanujo | Norda Buda | |
Konsekrinto | Lajos Shvoy | |
Arkitektura priskribo | ||
Arkitektoj | Jenő Kismarty-Lechner | |
Konstruado | ||
Specifo | ||
Enhaveco | 2000 | |
Alto | 12 m | |
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Historio
redaktiĜis la 1930-aj jaroj Remetekertváros estis apenaŭ loĝata. Tiutempe en privata loĝejo kapelo funkciis. La preĝejo estis konstruita inter 1937 kaj 1942. Unue oni konstruis kriptojn, helpe de ties vendado oni financis la plian konstruadon. Ankaŭ polaj rifuĝintoj helpis la konstruadon. En 1939 oni aĉetis la apudan domon, kiu iĝis paroĥo.
Konstruaĵo
redaktiLa ĉefnavo imitas la prakristanan bazilikon, al kiu aldoniĝas 2 flankaj navoj. La turo estas kvadrata. Interne sur la kolonoj estas videblaj ŝtonaj skulptaĵoj pri 12 sanktuloj. La ĉefaltara bildo pri alveno de Sankta Spirito estis pentrita en 1982. Menciindas alia pentraĵo fare de Pál Molnár C. pri Sankta Paŭlo.
En la kirko estis entombigita sensigne vitralisto József Palka.
Kermeso okazas en Pentekosto.