Kirsopp LAKE (n. la 7-an de aprilo 1872; m. la 10-an de novembro 1946) estis erudiciulo pri la Nova Testamento (Biblio) kaj instruisto de Historio de la Eklezio ĉe la Harvard Divinity School. Li havis neoftan gamon da interesoj, eldonante monografiojn de la Nova Testamento laŭteksta kritiko, greka paleografio, teologio, kaj arkeologio. Li estas probable plej konata pro la kvinvoluma verko La Komencoj de kristanismo -eldono, tradukado, komentoj, kaj studo de la Agoj de Apostoloj - kiun li faris kaj redaktis kun FJ Foakes-Jackson.

Kirsopp Lake
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aprilo 1872 (1872-04-07)
en Southampton
Morto 10-an de novembro 1946 (1946-11-10) (74-jaraĝa)
en South Pasadena
Tombo Glen Haven Memorial Park
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Kolegio Lincoln • St Paul's School
Familio
Edz(in)o Silva Tipple Lake
Infano Agnes Kirsopp Lake Michels
Okupo
Okupo historiisto de religioj • universitata instruisto • anglikana sacerdoto
vdr