Klenová (burgo)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Klenová |
Burgo kaj kastelo Klenová troviĝas en municipo Klenová, 13 km okcidente de urbo Klatovy, en Regiono Plzeň, proksimume 2 kilometroj de Janovice nad Úhlavou.
Klenová | |
burgo | |
Burgo Klenová
| |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Plzeň |
Distrikto | Distrikto Klatovy |
Municipo | Klenová |
Situo | Klenová |
- koordinatoj | 49° 19′ 55″ N 13° 13′ 43″ O / 49.33194 °N, 13.22861 °O (mapo) |
Stilo | Gotiko |
Materialo | Ŝtono |
Unua mencio | 1287 |
Por publiko | alirebla |
Plej facila aliro | municipo Klenová |
Situo de burgo Kost en Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Klenová Castle | |
Portalo pri Ĉeĥio |
La unua mencio pri la burgo devenas el la jaro 1287. La burgo tiutempe gardis komercan padon el Železná Ruda ĝis Bavario. En la 14-a kaj la 15-a jarcento estiĝis palaco kaj el la 16-a jarcento devenas renesanca alo. En la jaro 1564 ĉi tie naskiĝis Kryštof Harant z Polžic a Bezdružic. Ekde la 17-a jarcento la burgo malfloras. En la dua duono de la 19-a jarcento estis al la mezepoka buirgo Klenová alkonstruita nobgotika kastelo kaj komplekso de pluaj konstruaĵoj kaj mastrumkonstruaĵoj (grenejo, vilao, kapelo de sankta Felikso, bieno). En la 20-a jarcento, ĝis la jaro 1951 posedantino de la burgo estis pentristino Vilma Vrbová-Kotrbová. Poste la burgo fariĝis posedaĵo de la ĉeĥoslovaka ŝtato.
Ekde la jaro 1963 ties spaco kaj ĉirkaŭaĵ estas eluzata kiel artista galerio.
Fotografioj
redakti-
Vido al burga turo
-
Areo de la burgo
-
La burga interno
-
Kastelo Klenová
-
Elaviadila vido