Klervi naskiĝis en la 5-a jarcento en Armoriko, laŭ Dom Gui-Alexis Lobineau [1], en la plou de Fragan, la nuntempa Ploufragan. Laŭ tiu aŭtoro, ŝi nomiĝis Creirvie.

La familio de Klervi redakti

Ŝiaj gepatroj nomiĝis Fragan kaj Gwenn. Ili elmigris el Kornvalo kaj alvenis en Armorikon en 465.

Ŝiaj malpli junaj fratoj nomiĝis Guetheneuc kaj Jacut. Ili estis ĝemeloj kaj naskiĝis en Kornvalo. La pli juna frato Gŭenoleo naskiĝis en Armoriko kaj Klervi pli ol dek jarojn poste.

Problemoj pri la traduko de "Brahecus" redakti

La monaĥo Gurdestin rakontas, ke iu "vir illustris" (latine, fama viro) albordiĝis ĉe la haveno de Brahec ("delatus in portum qui Brahecus dicitur"). Tiu vorto Brahecus estis tradukita laŭ malsamaj manieroj. Laŭ Lobineau kaj Legrand, famaj hagiografoj, [2], la haveno de "Brahecus" estis la insulo Bréhat. Tamen alia haveneto de Brahec situas ankaŭ je la fondo de la golfeto de Yffiniac apud la rivereto Russe-Brehat.

Enlokiĝo de la familio en Plouguin redakti

Laŭ Alfredo la Granda, la princo Conan Meriadec, reĝo de Armoriko, donis al Fragan la regadon de la regionoj de Leon kaj Kornvalo. Tie, la familio konstruigis la kastelon Lesguen en la paroĥo de Plouguin apud Ploudalmezeau.

La legendo redakti

 
Gvenoleo resanigas sian fratinon Klervi (ĉe la fonto de Keravezan en Saint Frégant).

Laŭ Albert Legrand, Klervi estis forpelanta sovaĝajn anserojn for de la korto de la kastelo. Subite, iu el ili eksaltis al la vizaĝo de la junulino. Ĝi elŝiris unu okulon, kaj englutis ĝin. Gŭenoleo, ŝia juna frato estis preĝanta en sia monaĥejo, kiam li aŭdis anĝelon rakonti al li la aferon. Tuj li foriris kaj hastis al la kastelo. En la korto li serĉis la anseron, trovis ĝin, malfermis la ventron de la besto, trovis la okulon kaj remetis ĝin en la okulglobon de Klervi. Poste, li faris krucosignon, kaj tuj la vidpovo denove funkciis.

Laŭ Lobineau, tio okazis, kiam Klervi estis nur infano, kaj li estis dudek jara.

Gŭenoleo en Landevennec redakti

Laŭ Joel Cornette [3], monaĥejo estis konstruata en Landévennec je la fino de la 5-a jarcento. Tion montras arkeologiaj elfosadoj.

Referencoj redakti

  1. Dom Gui-Alexis Lobineau, Les vies des Saints de Bretagne (La vivoj de la sanktuloj de Bretonujo)
  2. "La vie des saints de la Bretagne", Albert Le Grand
  3. "Histoire de la Bretagne et des Bretons ed.Seuil 2005"