Fragan estis princo de Kornvalo (angle: Prince Fracan of Cerniv), kiu vivis en la 5-a jarcento kaj elmigris al Bretonujo.

Elmigranto el Kornvalo redakti

 
La haveneto Brahec en la golfeto de Yffiniac, Bretonujo

Li elmigris el Britujo pro invado de Saksojepidemio de pesto. Laŭ la historiisto Gildas[1], la ramistoj psalmis la parolojn de la profeto David el la Biblio: Al la buĉejo vi liveris nin, Sinjoro, kiel ŝafidoj! Vi disigis nin inter la naciojn.

En 465 li albordiĝis ĉe la norda marbordo de Bretonujo, ĉe la enfluejo de la rivereto 'Russe de Breha' en la haveneto Brahec, en la golfeto de Yffiniac.

La monaĥo Gurdestin rakontas, ke iu "vir illustris" (latine, fama viro) albordiĝis ĉe la haveno de Brahec ("delatus in portum qui Brahecus dicitur"). Tiu vorto Brahecus estis tradukita laŭ malsamaj manieroj. Tiel nuntempe oni ne plu scias, ĉu temas pri la insulo Bréhat, la vilaĝeto Brehec en Plouha, aŭ la haveneto de Brahec apud la rivereto Russe de Breha en Langueux.

Tamen Lobineau [2] skribas, ke post sia albordiĝo al Brehat, li serĉis pli taŭgan lokon por ekloĝi, kaj elektis lokon apud la rivero Gouët, kiu poste iĝis Ploufragan (legu sube).

Lia familio redakti

Akompanis lin lia edzino Gwenn, kaj liaj du infanoj, Gwethenoc kaj Jacut, kiuj estis ĝemeloj. Post ilia enlokiĝo en Armoriko, naskiĝis Gŭenoleo, kaj kelkajn jarojn poste, Klervi.

La plou Fragan redakti

Lia familio kaj multaj servistoj piediris internen en la landon, kaj haltis je 4 kilometroj en la arbaro. Tie ili komencis konstrui lignajn domojn. Ili ekkultivis la grundon, kaj malsovaĝigis ĉevalojn. La bienaro iĝis la ĝermo de la nuna urbo Ploufragan.

Laŭ Joel Cornette [3] "plou" estis la unua aro de samnacianoj, ekloĝanta en Bretonujo, plej ofte sub la estrado de sanktulo aŭ fama persono. En Kimrujo kaj Kornvalo, el kie elmigris la plejmultaj sanktuloj, tiu vorto signifis 'paroĥo'.

Renkontiĝo kun Rigualo redakti

 
La golfeto de Sankta Briego

Alvenis tamen aliaj elmigrintoj el Britujo al la golfeto de la nuna Sankta Briego en Bretonujo, kiel Rigualo en 460 kaj Briego en 485. Rigualo iĝis tre fama princo en tiu regiono, de la rivero Gouët ĝis la rivero Gouessant. Eble li iĝis la unua reĝo de Dumnonia de Bretonujo.

Iun tagon Rigualo kaj Fragan decidis organizi rajdkonkurson. Granda homamaso alvenis sur la strandon inter Cesson kaj Hillion por ĉeesti la spektaklon.

La plej sperta rajdanto nomiĝis MaëlMaglus, el la teamo de Fragan. Li rapide preterdistancis la aliajn. Guethenoc, Jacut, Gŭenoleo kaj Klervi aplaŭdis, kaj ankaŭ Gwenn lia edzino. Sed kiam li preskaŭ atingis la celon, la ĉevalo disvojis, kaj frapiĝis kontraŭ rokego. La rajdanto estis forĵetita kaj restis senanime. Gŭenoleo alvenis ĉe la korpo de Mael. Li eldiris preĝojn, kaj Mael resurektis. Ĉu ankaŭ la ĉevalo? La legendo ne diras. Sed Arthur de la Borderie parolas pri la "unua rajdkonkurso en Bretonujo".

Referencoj redakti

  1. Liber querulus de excidio Britanniae
  2. "La vie des Saints de Bretagne" Dom Gui-Alexis Lobineau
  3. Histoire de la Bretagne et des Bretons Ed.Seuil 2005