Gwenn
Gwenn estas Sanktulino de Bretonujo.
Sankta | ||
Gwenn | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 599 en Bretonio | |
Morto | nekonata | |
Ŝtataneco | Bretonio vd | |
Familio | ||
Patro | Budic II of Brittany vd | |
Infanoj | Gwenola • Cadfan • Jacut de Landoac vd | |
Profesio | ||
Okupo | religiestro vd | |
Sanktulo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Hagiografo redakti
Laŭ Dom Gui-Alexis Lobineau, [1], Gwenn estis la edzino de Fragan. Ŝi do naskiĝis en Kornvalo, kaj alvenis en la plou de Fragan en 465. Ŝi naskis du ĝemelojn en Kornvalo Gwethenoc kaj Jagut. En Ploufragan ŝi naskis Gŭenoleo kaj Klervi.
De Ploufragan al Plourin redakti
Oni ne konas la daton, kiam Conan Meriadec, reĝo de Armoriko, donis al Fragan la regadon de Kernevo kaj Bro-Leon. La familio ellokiĝis de Ploufragan kaj konstruis en Plourin la kastelon de Lesguen. Lau legendo tie, en la korto de la kastelo, iu ansero vundis la okulon de Klervi. Feliĉe ŝia frato Gŭenoleo, kiu preĝis en la monaĥejo de Landévennec, rapide alvenis kaj kuracis ŝin.
Pri la mamoj de Gwenn redakti
Laŭ Lobineau, Gwenn estis nomita "trimama", ĉar ŝi iĝis trifoje patrino. Sed laŭ aliaj legendoj, Dio donis al Gwenn tri mamojn por bone nutri ŝiajn infanojn. Pro tio multe da nutristinoj preĝis ŝin por produkti sufiĉe da lakto.
Statuo de Sankta Gwenn en Pleguien redakti
En la preĝejo de Pleguien staras statuo de la Sanktulino kun ŝiaj tri filoj.
Referencoj redakti
- ↑ "La vie des Saints de Bretagne"