Malfermi la ĉefan menuon

Abatejo Sankta-Gvenoleo de Landévennec

La abatejo Sankta-Gvenoleo de Landévennec estas abatejo situanta sur la komunumo Landévennec en la departemento Finistère. Ĝi estus fondita en la 5-a jc de sankta Gvenoleo, tiel ĝi estus unu el la plej malnovaj kaj plej gravaj de Bretonio. La historiisto Arthur Le Moyne de la Borderie kvalifikis ĝin kiel la "koron de Bretonio". Forlasita en 1793, ĝi estis restarigita de nova benediktana komunumo en 1958, kiu tie konstruis novajn konstruaĵojn. Ĝi estas ano de la kongregacio de Subiaco.

Malnova abatejo de Landévennec
Abbaye de Landévennec.jpg
Loko
Ŝtato Flago-de-Francio.svg Francio
Regiono Bretonio
Departemento Finistère
Municipo Landévennec

Geografia situo

48° 17′ 25″ N, 4° 16′ 0″ U48.290278-4.266667Koordinatoj: 48° 17′ 25″ N, 4° 16′ 0″ U
Bazaj informoj
Rito Romkatolika
neuzata ekde 1793
Uzado Abatejo laŭ benediktana ordeno
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romanika
Konstruado 5-a jc-11-a jc
Specifo
Ligiloj
Information icon.svg
vdr

La ruinoj de la malnova abatejo same kiel historia muzeo estas publike alireblaj.

La malnova abatejo de Sankta Gvenoleo estis klasita kiel monumento historia ekde la 26-a de majo 1992[1].

GeografioRedakti

La situo de la abatejo de Landévennec estas remarkinda : duoninsulo izolita inter la lasta meandro de la mara rivero Aulne kaj la rodo de Brest, meze de belega naturo kaj kvieto de la estuaro, Edeno, kie kelkaj monaĥoj decidis setli komence de la frua Mezepoko.

HistorioRedakti

Malnova abatejo de sankta Gvenoleo[2]Redakti

La originoj de la abatejoRedakti

 
Ruino de la navo

Laŭ duba etimologio Landévennec signifus monaĥejon (bretonlingve lan) de la (malgranda) Gvenoleo (GuinnocVinnoc); sed Gwinnog estas la nomo de alia sanktulo, kaj la malnova formo de la nomo de fondinta sanktulo, sankta Gvenoleo estas certe Wingalloe.

Disĉiplo de Budok, kiu hejmigis sin kun monaĥoj sur la insulo Lavret, apud la insulo Bréhat, (departemento Côtes-d'Armor), Gvenoleo venis por ekloĝi kun dek unu kompanoj sur la loko de la estuaro de la rivero Aulne (Finistère), unue sur insulo Tibidy en 482 kaj, tri jarojn poste, en Landévennec. Li gajnis la amikecon de Gradlon, unua reĝo de Kernevo, samtempulo de sankta Korenteno, kiun oni konsideras kiel la unuan episkopon de Quimper.

La karolida abatejoRedakti

 
Abatejo de Landévennec : la ruinoj de la karolida abateja preĝejo
 
Muzeo de la malnova abatejo de Landévennec : ligna sarkofago trovita en 1985 sub la porĉo de la malnova abateja preĝejo

Freŝaj elfosadoj, komencitaj en 1978, kaj faritaj de inter aliaj de Annie Bardel[3], konfirmis la konstruadon en ĉirkaŭ 500 de malgranda ortograma oratorio, situanta je kelkaj dekoj da metroj de gaŭla-romia setlejo, kaj ĉirkaŭata per tomboj, el kiuj eble tiu de sankta Gvenoleo[4]. La oratorio estis rekonstruita kaj pligrandigita en ĉirkaŭ 700, transformita en la unua monaĥejo konstruita dum la merovida epoko.

En 818, veninta por submeti la reĝon Morvan elektitan de la bretonoj, la imperiestro Ludoviko la Unua (dirata Ludoviko la Pia), filo de Karolo la Granda, konvinkita ke lia povo venis de Dio kaj deziranta unuigi la monaĥejajn regulojn, petis la tiaman abaton de Landévennec, Matmonoc, dum renkonto en Priziac, apud Gourin (Morbihan) renonci al siaj "skotaj kutimoj" (la regulo de sankta Kolombano) kaj adopti por lia monaĥejo la regulon de sankta Benedikto. Tamen, tio ne abolis la bretonan apartecon : kiel atestas la enluminuroj de la manskribaĵoj de la skriptorio. Tiam, en la 9-a jarcento, la abatejo travivis sian preskaŭ unujarcentan "oraĝon". En tiu karolida epoko la abatejo adoptis la benediktanan regulon kaj estis rekonstruita, verŝajne sekve de la edikto de Ludoviko la Pia : la preĝejo estis ligita al la oratorio kaj la konstruaĵoj klasike ariĝis ĉirkaŭ klostro konsistanta el kovrita galerio kun pilieroj masonitaj per kalko laŭ gaŭla-romia metodo kun vasta interna korto en la mezo ; la tegmentoj estis kovritaj per tegoloj, la grundo de la navo estis kovrita per kalka mortero. La relikvoj de sankta Gvenoleo estis transigitaj de la antaŭa preĝejo kaj metitaj en tombo starigita en la ĥorejo. La spuroj de puto kaj de malalta forno (verŝajne uzita por fandi la sonorilon de la monaĥejo) estis retrovitaj. En tiu epoko, la abatejo estis ankaŭ ĉirkaŭata de ĉirkaŭmuro. Ĉio tio indikas certan povon kaj riĉecon. Ankaŭ tri lignaj sarkofagoj, situantaj en tombo sub la porĉo de la preĝejo, estis trovitaj dum tiuj elfosoj, unu el ili estas videbla en la muzeo de la abatejo. La humida medio bone konservas la organikajn elementojn. La elfosoj ebligis trovi grajnojn, fruktojn uzatajn en tiu epoko (juglandoj, prunoj, persikoj) kaj pruvi ke la vito estis kultivata de la 8-a ĝis la 11-a jc[5].

La integrado en la karolida sistemo venis de Nominoe decidante pri la episkopaj sidejoj de Saint-Pol-de-Léon kaj de Quimper, la sidejoj de Tréguier kaj de Saint-Brieuc estis kreitaj nur en la 10-a jc.

La detruo fare de la vikingojRedakti

 
Plano de la abatejo laŭ Alberto la Granda
 
Abatejo de Landévennec : la rekreita mezepoka ĝardeno (kuraca ĝardeno)

La grava ŝanĝo venis de la vikingaj invadoj, kiuj atakis precipe la monaĥejojn ekde 884[6]. En 913, Landévennec estis prirabita kaj bruligita de la vikingoj[7]. La postvivantaj monaĥoj fuĝis, kunportante siajn relikvojn, aparte tiujn de sankta Gvenoleo, kaj siajn manuskriptojn kaj, post trairo de Le Mans kaj Château-du-Loir, rifuĝis en Montreuil kie ili kreis en 926 novan abatejon, la abatejo Saint-Walloy[8] (nomo loke donita al sankta Gvenoleo per misformado), sub la alpreĝo al sankta Gvenoleo (ankaŭ loke nomita "saint Walois")[9].

Arkeologio retrovis spurojn de la paso de la vikingoj en Landévennec : sur granda parto de la abatejo, dika tavolo da cindroj atestas pri la fajro, kiu detruis la abatejon. Kalendaro konservita en Kopenhago indikas la daton 913, latinlingve : « En tiu sama jaro estis detruita la monaĥejo de sankta Gvenoleo fare de la vikingoj ». Proksime de la sud-orienta angulo de la karolida preĝejo, tumulo estis trovita. Ĝi entenas sur ŝtontavolo, kalcinitajn cindrojn kaj ostojn. Ŝajnas ke temas pri pagana rito tiam praktikata en la skandinavia mondo, de vikinga praktiko, kiu celus pardonigi la perforton de tomboj per rita kremacio de la restaĵoj kaj enterigo sub tumulon[10].

La romanika abatejoRedakti

 
Abatejo de Landévennec : la ruinoj de la romanika abateja preĝejo

Meze de la 10-a jc, la monaĥoj revenis kaj rekonstruis la monaĥejon. La konstruado de la romanika abateja preĝejo komenciĝis meze de la 11-a jc. Tiuepoke komenciĝis ankaŭ la kompilado de la ĉartaro de Landévennec[11].

 
Statuo de sankta Gvenoleo en la ruinoj de la abatejo (en ĉ. 1903)
 
Abatejo de Landévennec : statuo de sankta Gvenoleo el kersantito skulptita en 1522 laŭ peto de la abato Jehan du Vieux-Chastel

La karolida konstruaĵo estis konservita kore de la nova pligrandigita abateja preĝejo, al kiu aldoniĝis transepto kaj ĥorejo kun ambulatorio kaj radiaj kapeloj. La navo estis plilongigita okcidenten. La navo de la karolida preĝejeto tiam utilis kiel sakristio ; maŭzoleo estis konstruita ĉe la sud-okcidenta kruciĝo de la transepto, verŝajne temas pri senjora tombo, kiun la tradicio atribuis al la reĝo Gradlon. La kapiteloj kaj la bazoj de la kolumnoj estis ornamitaj per tiuepokaj tradiciaj skulptaĵoj : interplektaĵoj, palmetoj, filikoj, ktp... Kelkaj kapiteloj surhavas historiplenan ornamon, sed tre krudan.

La maŭrana abatejoRedakti

Fronte al malstriktiĝo de la monaĥeja disciplino, kaj al la noca influo de la komendaj abatoj, la abatejo, kiu estis ligita al la Socio de Bretonio estis, kiel la aliaj anoj, per brevo de la papo Urbano la 8-a en la 8-a de novembro 1627, ligita al la Kongregacio de sankta-Maŭro, en la 28-a de septembro 1628, kio estis je la origino de intelekta kaj spirita renoviĝo. Inter 1650 kaj 1655, la abatejaj konstruaĵoj estis rekonstruitaj fare de juna monaĥa arkitekto, frato Robert Plouvier. Sed la abatejo, kritikita de la jansenistoj, estis denove preskaŭ ruinigita fine de la 17-a jc.

La 4-an de februaro 1781 dekreto ("lettre patente") de la franca reĝo « permesis al la episkopo komenci ĉe la korto de Romo proceduron por la neniigo kaj ligado de la abatejo », la abateja imposto estis alligita al la episkopejo de Kernevo kaj tiel profitis al ties episkopo Toussaint-François-Joseph Conen de Saint-Luc.

La skribejo de la abatejo de LandévennecRedakti

La abatejo de Landévennec estis Mezepoke grava ejo por la skribo de manuskriptoj, de pergamenoj kaj laborejo de kopiistoj. Ekde la dua duono de la 9-a jc, la instruitaj monaĥoj de la abatejo, sub la instigo de la abato Gurdisten, konsistigis veran hagiografian lernejon ĉerpantan sian inspiron parte el la kelta tradicio sed adaptiĝante al la karolidaj ideoj kaj al novaj benediktanaj normoj, regante la beletrajn teknikojn. Tiam estis vere la « ora epoko » de la abatejo. La monaĥoj de Landévennec profitis de la subteno de la reĝoj kaj grafoj de Kernevo kaj de la mendoj de la episkopejo de Léon, por ekzemplo por la Vitæ de sankta Gvenoleo kaj de Paŭlo Aŭreliano[12].

Ses manuskriptoj de la evangelilibro de Landévennec venantaj de tiu skriptorio ankoraŭ ekzistas[13]:

La muzeo de la malnova abatejo de LandévennecRedakti

Malfermita sur la loko kun nuntempa interesa arkitekturo, la muzeo de la malnova abatejo[15] inaŭgurita en julio 1990 helpas malkovri la profundan signifon de la loko kaj ties rilaton al la eventoj, kiuj fondis la bretonan historion : rekonsistigo de skriptorio, sarkofago el kverko datiĝanta de la 9-a jc, romanikaj kapiteloj, faksimiloj de malnovaj manuskriptoj, ktp. estas disaj laŭ vojo, sur kiu la vizitanto iras laŭ la hazardo de la historio. Du ĉambroj lude kaj pedagogie prezentas la laboron de la arkeologoj de la elfosado al la analizo de la malkovraĵoj. Ekstere, kuraca ĝardeno memorigas pri la intereso de la monaĥoj por plantoj.

Ekde 1988, la asocio "Abati Landevenneg" administras kaj vivigas tiun esceptan ensemblon. Ĉiujare, portempaj ekspozicioj proponas alian rigardon al la historio de la loko kaj al la monaĥeja vivo tra la tempo. Ĉiusomere, la liberĉiela preĝejo fariĝas nekutima ingo en kiu publike rolas artistoj, komediistoj kaj muzikistoj aldonante al la poezio de la loko.


La nova abatejo Sankta-GvenoleoRedakti

Nova abatejo de Landévennec
 
Loko
Ŝtato   Francio
Regiono Bretonio
Departemento Finistère
Municipo Landévennec
Koordinatoj Francio

Geografia situo

48° 17′ 14″ N, 4° 16′ 7″ U48.287222-4.268611Koordinatoj: 48° 17′ 14″ N, 4° 16′ 7″ U
Bazaj informoj
Rito Romkatolika
Uzado Abatejo laŭ benediktana ordeno
(Kongregacio de Subiaco)
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romanika
Konstruado 1950-1965
Specifo
Ligiloj
vdr
 
La rivero Aulne kaj la nova abatejo de Landévennec fone

La 18-an de junio 1950 estis decidite reaĉeti la abatejon, posedaĵo de S-ro de Chalus, fare de la monaĥa komunumo de la benediktana abatejo de Kerbénéat en Plounéventer, sub la impulso de patro-abato Louis-Félix Colliot (superulo de tiu monaĥa komunumo ekde 1937) post multaj intertraktoj senĉese stumblantaj kontraŭ financaj malfacilaĵoj fine venkitaj. La nova abatejo estis starigita inter 1950 kaj 1965, la unua ŝtono estis metita de kardinalo Roques, ĉefepiskopo de Rennes, la 10-an de majo 1953.

La abatejpreĝejo estis inaŭgurita en la 7-a de septembro 1958 en ĉeesto de episkopoj kaj abatoj de Bretonio, de la abatoj de la Kongregacio de Subiaco, de kiu la nova benediktana komunumo estis ano, kaj de granda kaj entuziasma popolamaso.

En aprilo 1970, je sia peto, la abato Louis-Félix Colliot estis anstataŭigita de patro-abato Robert Jean-de-la-Croix, veninta de la abatejo de la Pierre-Qui-Vire.


Notoj kaj referencojRedakti

  1. Datumbazo Mérimée: PA00090040
  2. Kanonikoj Abato Jean-Marie Abgrall kaj Paul Peyron, [Notices sur les paroisses] Landévennec, Bulletin diocésain d'histoire et d'archéologie, Quimper, 17-a jaro 1917, p. 129-142, 161-170, 193-203, 225-236, legebla de http://catholique-quimper.cef.fr/images/stories/bibliotheque/pdf/pdf_notices/landevennec.pdf
  3. http://www.brest.maville.com/actu/actudet_-Site-de-Landevennec-un-tresor-d-archeologie-_6-659868_actu.Htm
  4. http://ablogjeanfloch.over-blog.com/article-landevennec-haut-lieu-de-la-spiritualite-bretonne-51024531.html
  5. http://ablogjeanfloch.over-blog.com/article-landevennec-haut-lieu-de-la-spiritualite-bretonne-51024531.html
  6. Annie Bardel, Les Vikings à Landévennec. Les traces du passage des Normands en 913, Chronique de Landévennec, n° 85, januaro 1996
  7. http://www.benoitbremer.com/913/hulin3.html
  8. Jacques Baudoin, Grand livre des saints: culte et iconographie en Occident, eldoninto: Editions Créer, 2006, [ISBN 978-2-84819-041-9], legebla de http://books.google.fr/books?id=6Hwa38EjyoAC&pg=PA257&lpg=PA257&dq=saint+walloy+montreuil&source=bl&ots=LGkQyyEH-L&sig=b6mapd2mpLJCCDj3fOci4JUvV2s&hl=fr&sa=X&ei=m7S5UJWKMImShgfJl4DYCw&ved=0CFYQ6AEwCDgy#v=onepage&q=saint%20walloy%20montreuil&f=false
  9. Annie Bardel, L'abbaye carolingienne de Landévennec, Chronique de Landévennec, n°62, avril 1990
  10. http://ablogjeanfloch.over-blog.com/article-landevennec-haut-lieu-de-la-spiritualite-bretonne-51024531.html
  11. Quimper, urba biblioteko, ms.15
  12. Yves Morice, L’abbaye de Landévennec des origines au XIe siècle à travers la production hagiographique de son scriptorium, thèse, Rennes 2, 2007, résumé consultable http://www.sudoc.abes.fr/DB=2.1/SRCH?IKT=12&TRM=116064811&COOKIE=U10178,Klecteurweb,D2.1,E0994876c-0,I250,B341720009+,SY,A%5C9008+1,,J,H2-26,,29,,34,,39,,44,,49-50,,53-78,,80-87,NLECTEUR+PSI,R78.123.102.237,FN
  13. Danièle Conso, Nicole Fick-Michel, Bruno Poulle : Mélanges François Kerlouégan, 1994, consultable http://books.google.fr/books?id=O_v2XJSS_DoC&printsec=frontcover&dq=inauthor:%22Fran%C3%A7ois+Kerlou%C3%A9gan%22&hl=fr&sa=X&ei=Xlq0UKPVCcSChQfrq4GYBQ&ved=0CD4Q6AEwAg#v=onepage&q&f=false
  14. http://chrestopedia.free.fr/artsacre/textes/landevennec.html
  15. http://passeport.culturel.cg29.fr/Passeport-Culturel-Finistere/Abbayes/Musee-de-l-ancienne-abbaye-de-Landevennec

Vidu ankaŭRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

BibliografioRedakti

  • Frère Marc Simon, Annie Bardel, Roger Barrie, Yves-Pascal Castel, Jean-Luc Deuffic, P. Jean de la Croix Robert, Auguste Dizerbo, Job An Irien et Bernard Tanguy "L'Abbaye de Landévennec de saint Guénolé à nos jours", Ed. Ouest-France, 1985, (ISBN 978-2-85882-835-7)
  • Père Marc Simon, "Saint Guénolé et l'abbaye de Landévennec"", éditions Gisserot, 1997.
  • Abbé Henri Poisson, Histoire de Bretagne Éditions Breiz, 6-a eldono 1975
  • Minihi Levenez et Chrétiens-Medias Sillons et sillages en Finistère, an 2000,
  • Gildas Salaün, Analyse du mobilier numismatique mis au jour à l'abbaye Saint Guénolé de Landévennec, Armor-Numis, 2012.
  • Louis Lemoine : Le scriptorium de Landévennec et les représentations de saint Marc, Mélanges François Kerlouégan, Les Belles Lettres, 1994, p. 363-379
  • Yves Morice : L’abbaye de Landévennec des origines au XIe siècle à travers la production hagiographique de son scriptorium, Thèse, Université Rennes 2, 2007