Semmelweis Klinikák (metrostacio)

stacio de la metroo de Budapeŝto
(Alidirektita el Klinikák (metrostacio))

La Semmelweis Klinikák (=klinikoj) estas metrostacio kun malalta trafiko en Budapeŝto. La nomo venis de pluraj klinikoj situantaj en la proksimeco. La metrostacio troviĝas ĉe stratangulo de utca (=strato) Szigony [sigonj] kaj avenuo Üllői; la nomo estas maltrafa, ja la ĝusta nomo estus Szigony utca.

Semmelweis Klinikák
Tersurfaca enirejo de la metrostacio
Tersurfaca enirejo de la metrostacio
metrostacio • subtera stacio
Situo
Lando Hungario Hungario
Urbo Budapeŝto
Geografia situo 47° 28′ 58″ N, 19° 4′ 45″ O (mapo)47.48265519.079132Koordinatoj: 47° 28′ 58″ N, 19° 4′ 45″ O (mapo)
Semmelweis Klinikák (Budapeŝto)
Semmelweis Klinikák (Budapeŝto)
DEC
Semmelweis Klinikák
Semmelweis Klinikák
Semmelweis Klinikák
Situo de Semmelweis Klinikák
Map
Semmelweis Klinikák
Ecoj
Tipo subtera
Kajoj 1 insula
Historio
Malfermo 31-a de decembro 1976
Administrado kaj utiligado
Proprietulo Metroo de Budapeŝto
Trafikanto BKV
Linio
Antaŭa stacio Posta stacio
Nagyvárad tér Corvin–negyed
vdr
Rulŝtuparoj al la subtera kajo

Historio redakti

Inter 19701976 okazis konstruado de tiu ĉi stacio. Ĉi tie oni faris heltejon precipe por la loĝantoj, kiuj loĝas proksime. Ĝis ekfunkcio de tiu ĉi metroo laŭ la avenuo tramoj kaj aŭtobusoj trafikis, poste nur dumnoktaj aŭtobusoj trafikas. Tiu metrostacio (eĉ metrolinio) ĝis 2017 neniam estis renovigita. Kelkaj asertas, ke la metrolinio jam estas vivdanĝera. En 2017 kelkaj vagonoj estis ŝanĝitaj al pli modernaj, la malnovaj estis faritaj en Sovetunio, la novaj en Rusio.

Stacio redakti

La metrostacio estas simpla teretaĝa dumo ĝuste laŭ trotuaroj de la stratangulo. Ene troviĝas kelkaj vendejetoj. La kajo troviĝas 20 metrojn sub la tersurfaco kaj ĝi havas solan elirejon kun 3 rulŝtuparoj, unu funkcias al malsupro, la alia al supro, la tria laŭ necesoj.

Kontaktoj redakti

La metrostacio ne havas en la proksimeco aliajn trafikilojn, sed estas la menciitaj klinikoj kaj loĝdomoj.

Fontoj redakti

Vidu ankaŭ redakti