Nagyvárad tér (metrostacio)
La Nagyvárad tér [nadjvArad tEr] (=placo Nagyvárad) estas metrostacio en Budapeŝto, inter 1976-1980 ĝi estis finstacio. La nomo venis de la placo, kies malsupro situas la stacio.
Nagyvárad tér | |||||||
![]() Kajo kun galerio de la metrostacio | |||||||
metrostacio • subtera stacio • fina stacio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Situo | |||||||
Lando | ![]() | ||||||
Urbo | Budapeŝto | ||||||
Geografia situo | 47° 28′ 45″ N, 19° 5′ 22″ O (mapo)47.47916719.089444Koordinatoj: 47° 28′ 45″ N, 19° 5′ 22″ O (mapo) | ||||||
Geografia lokigo sur la mapo : Budapeŝto Geografia lokigo sur la mapo : Centra Budapeŝto | |||||||
Ecoj | |||||||
Tipo | subtera | ||||||
Kajoj | 1 insula kun galerio | ||||||
Historio | |||||||
Malfermo | 31-a de decembro 1976 | ||||||
Administrado kaj utiligado | |||||||
Proprietulo | Metroo de Budapeŝto ![]() | ||||||
Trafikanto | BKV | ||||||
| |||||||

Historio
redaktiInter 1970–1976 okazis konstruado de tiu ĉi stacio kune kun la subirejo. En 1980 la linio estis plulongigita, tial ĉesis la provizora finstacio. Tiu metrostacio (eĉ metrolinio) ĝis 2017 neniam estis renovigita. Kelkaj asertas, ke la metrolinio jam estas vivdanĝera. En 2017 kelkaj vagonoj estis ŝanĝitaj al pli modernaj, la malnovaj estis faritaj en Sovetunio, la novaj en Rusio.
Stacio
redaktiLa metrostacio estas atingebla nur tra subirejo, post la stacia enirejo troviĝas galerio, de kiu al la kajo kondukas ŝtuparejoj. La kajo lokiĝas nur 7 metrojn sub la tersurfaco kaj enhavas etan pavilonon. Antaŭe la vagonoj post la stacio veturis iom plu laŭ trakoj por turniĝi al la reira direkto. Tiuj trakoj funkcias ankaŭ nuntempe, do se necesas redirekti la vagonojn, tio povas okazi facile.
Kontaktoj
redaktiLa pasaĝeroj povas ŝanĝi publikajn veturilojn al tramoj kaj aŭtobusoj. Laŭ la placo aŭ proksime situas Universitato Semmelweis, pluraj hospitaloj, muzeo kaj armea akademio.
Fontoj
redakti- [1]
- [2]
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2015-03-27 per la retarkivo Wayback Machine