Kloaka kovrilo

La kloaka kovrilokloakkovrilo estas la gisa kovrilo de kloaka luko aŭ kloaka aperturo [1]. Ĝia celo estas uzebleco kaj sekureco, fakte nur kloakistoj povas aliri al subteraj kloakretoj kaj eviti akcidentojn sur publikaj vojoj. Ĝia pezo do estas alta: pli ol 50 kg. Ĝi tiel ebligas konservi platecon kiam super ĝi pasas vojtrafiko. Ĝia konsisto estas ofte el gisfero, foje eĉ kun inkrustaĵoj el betonoasfalto, por konservi la kontinuecon de la trotuara aŭ strata surfaco, kaj tiel eviti la perdon de adhero kiam veturiloj aŭ homoj preterpasas ĝin. Ofte estas truo en la mezo por levi ilin uzante ilon kiel ekzemple malpezan hokon, aŭ eĉ levstangon aŭ kloakan pioĉon.

Kloaka kovrilo en Reutlingen (Germanio), 1901.
Kloakkovrilo, kies formo faciligas la trairejon de homo.
Malfermita kloaka kovrilo.

Dekoracioj redakti

 
Eble la plej populara artaĵo ĉe kloaka kovrilo en Bratislavo.

Kvankam tiuj kovriloj estas tro grandaj por kolektado, pro la multnombraj surskriboj, ilustraĵoj kelkaj decidis kolekti ilin per fotoj de kloak-kovriloj renkontitaj ĉie en la mondo. Kiel dekoracioj, oni ofte trovas geometriajn desegnojn aranĝitajn simetrie, sed foje blazonoj aŭ la lokon de ilia fabrikado aŭ la urbo kie ili estas metitaj, la nomon de la fandejo kiu faris ilin, ilian jaron de fabrikado, la normon. En Japanio, oni ornamas tiujn kovrilojn per artaj desegnoj, kaj iĝis arto kies nomo estas "manhôru[2] japana vorto, kiu signifas kloakan lukon/kloakan aperturon.

Formoj redakti

Ili ĝenerale estas rondoformaj, sed povas esti kvadrataj aŭ havi tre diversajn formojn (pli ergonomia por ke kloakisto bone povu eniri). La ronda formo estas ankaŭ pli sekura, ĉar la kovrilo neniam povas fali interne dum laboro de kloakistoj, kio povus rezulti en terura akcidento. En Eŭropo ili devas respekti la normojn EN124 laŭ la uzeblecoj kaj lokoj. Estas tipoj de A ĝis F. Por stratoj, ŝoseoj ĝenerale estas tipo D400, ĝi rezistas al 400KN averaĝe 40 tunoj.

Produktado redakti

Nuntempe la plej grandaj produktistoj de gisaj kloakaj kovriloj estas en Barato. En Francio Saint-Gobain PAM (eks-Pont-à-Mousson SA), fabrikas kovrilojn por la kvin kontinentoj de pli ol unu jarcento.

En Usono estas East Jordan Iron Works EJCO[3], kiu fabrikas nun ankaŭ kompozitajn kloakajn kovrilojn.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. PIV 2020 vorto : luko (3) kloaka luko, fermita per kovrilo el giso
  2. france L’art des plaques d’égout japonaises | Japan Experience
  3. angle, france, hispane Welcome to EJ fabrikanto en pluraj landoj