Kluzo Ruĝa Muelejo

La Ruĝa Muelejo, ankaŭ nomita Rohmanns-muelejo, troviĝas dekstraborde de la Ruhr, ĉe 1,5 kilometrojn nordoriente de Essen-Heisingen.

Ankoraŭ konservita kluzomuro ĉe la Ruĝa Muelejo
La domo konstruita en 1752 ĉe la Ruĝa Muelejo

Barono Vietinghoff lasis ĝin starigi en 1685 kiel tajlomuelejo por la produktado depafiltuboj. En la jaro 1752 oni ŝanĝis ĝin en grenmuelejon. La unua luanto estis la muelisto Johannes Rohmann. Vidalvide de la muelejo en 1752 estis konstruita ŝtona ripozdomo, ĉar "la ŝiistoj dumnokte ne rajtis trafiki". En la jaro 1774 Freiherr von Schell konstruigis kluzon je propra konto por la karboŝipa trafiko. Dum la sekvaj jardekoj tiu ĉi estis plurfoje renovita. La kluzoĉambro ankoraŭ hodiaŭ estas konservita. Pro la suprenvejrigo de la lago Baldeney tamen la kluzopordoj ne plu necesis kaj estis forigita en 1964. La 23-an de septembro 1992 muelejo kaj kluzo estis enprenitaj sur la memorejan liston de la urbo Essen.

Hodiaŭ nur la bierĝardeno ĉe la kluzgardista dometo dekstraborda nomiĝas „Rote Mühle“ (Ruĝa Muelejo). Tuj preter la konstruaĵo pasas la bicikla ŝoseo Kaiserroute (imperiestra itinero) ekde Akeno al Paderborn. Por la ĉirkaŭaĵo oni planas la renaturigon de la ĉeriveran marĉejon.

Situo redakti

  • Adreso: Fährhaus Rote Mühle, Rote Mühle 1, 45259 Essen-Heisingen

Eksteraj ligiloj redakti