Municipo Koldín situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 5 km norde de urbo Choceň. Vivas ĉi tie 381 loĝantoj (2023).

Koldín
municipo
Kastelo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Koldín
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Choceň
Historia regiono Bohemio
Situo Koldín
 - alteco 341 m s. m.
 - koordinatoj 50° 02′ 03″ N 16° 15′ 34″ O / 50.03417 °N, 16.25944 °O / 50.03417; 16.25944 (mapo)
Areo 6,34 km² (634 ha)
Loĝantaro 381 (2023)
Denseco 60,09 loĝ./km²
Tabulo Orlica tabulo
Unua skribmencio 1309
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 565 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580465
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Koldín
Retpaĝo: www.koldin.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Podlesí, Borovnice (distrikto Rychnov nad Kněžnou), Choceň, Sudslava, Skořenice, Seč kaj Nasavrky.

Partoj de municipo redakti

  • Koldín
  • Hradiště

Historio redakti

Unu el partoj de la vilaĝo akiris en la jaro 1534 per nupto Michal el Říčany. Verŝajne liaj filoj Václav kaj Jetřich konstruigis ĉi tie en la jaro 1589 sian rezidejon, renesancan kasteleton. Sed jam en la jaro 1637 sinjorejon Koldín aĉetis familiaro Oppersdorf kaj alligis ĝin al sia Častolovice kaj la kasteleto ĉesis esti sinjora rezidejo. En la 19-a jarcento en ĝi estis nur servistaraj loĝejoj kaj oficejoj.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869606
1880635
1890610
1900596
1910575
1921545
JaroLoĝantoj
1930547
1950463
1961416
1970406
1980340
1991320
JaroLoĝantoj
2001335
2014367
2016349
2017366
2018367
2019362
JaroLoĝantoj
2020356
2021365
2022379
2023381

Memorindaĵoj redakti

Kasteleto redakti

Kasteleto Koldín kun mastruma korto estis konstruita sur malalta monteto en suda parto de la vilaĝo. Du-ala konstruaĵo kun ŝtupara rizalito fakte estas iuspeca evolua interfazo inter fortikaĵeto kaj kastelo. Sur korta flanko en la dua etaĝo troviĝas pilieraj arkadoj kun krucaj volboj. En teretaĝo, ornamita per bosaĵo, arkadoj estis en la 19-a jarcento masonfermitaj. Gablotegmentoj estas altaj, renesancaj pinjonoj membrigitaj per kornicoj. Sur okcidenta flanko konserviĝis sgrafitoj kun dato 1605. En teretaĝaj ĉambroj troviĝas originaj krestetaj volboj, en ŝtuparo kaj en koridoro estas renesancaj portaloj.

Preĝejo redakti

Preĝejo de Sankta Anna estas klasikisma ununava konstruaĵo el la jaro 1846, oblonga kun prisma turo sur okcidenta fronto kaj duoncirkle fermita presbiterejo, volbita per konĥo. La navo estas volbita per du plataĵoj. La altaro estas samtempa, el la 19-a jarcento.

Literaturo redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.