La Koluma falketo (Microhierax caerulescens) estas specio de rabobirdo de la familio de Falkedoj kaj genro de Falketoj, kiu komponiĝas el tre malgrandaj falkoj de Azio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Koluma falketo
Koluma falketo
Koluma falketo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Microhierax
Specio: M. caerulescens
Microhierax caerulescens
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Butano, Kamboĝo, Ĉinio, Pakistano, Barato, Laoso, Birmo, Nepalo, Tajlando kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj. Temas pri specio de komunaj loĝantaj birdoj en deciduaj arbaroj, arbarklarejoj kaj arbarbordoj de ĉiamverdaj arbaroj.

Aspekto redakti

La Koluma falketo estas tre malgranda rabobirdo nur 8-13 cm longa kaj 35-50 g peza. Ĝi estas membro de la grupo de plej malgrandaj rabobirdoj de la mondo. Ĝi havas nigrecajn al malhelgrizajn (kun iom da blueca nuanco kiu estas tialo por la latina scienca nomo) suprajn partojn (krono, dorso, fugiloj kaj vosto) kun blankaj malgranda frunto, larĝega superokulo kaj kompleta kolumo, kiu nomigas la specion. La blankan vizaĝon trapasas larĝa traokula strio. La subaj partoj estas ĉefe blankaj, kun ruĝeca nuanco en gorĝo, femuroj, flankoj kaj subvosto. La kruroj kaj malgranda hokoforma beko estas malhelgrizaj.

Subspecioj redakti

Oni konas du subspeciojn de Microhierax caerulescens :[1]

Referencoj redakti