Komárov (distrikto Zlín)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Komárov

Komárov estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Zlín, Regiono Zlín. Vivas ĉi tie 311 loĝantoj (2023).

Komárov
germane Komarow
municipo
Suma vido al Komárov
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Komárov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Zlín
Administra municipo Napajedla
Historia regiono Moravio
Montaro Vizovica montetaro
Situo Komárov
 - alteco 308 m s. m.
 - koordinatoj 49° 09′ 20″ N 17° 34′ 00″ O / 49.15556 °N, 17.56667 °O / 49.15556; 17.56667 (mapo)
Areo 7,62 km² (762 ha)
Loĝantaro 311 (2023)
Denseco 40,81 loĝ./km²
Unua skribmencio 1349
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 763 61
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0724
NUTS 5 CZ0724 549436
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Komárov (Zlín District)
Retpaĝo: www.komarov-ou.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Pohořelice, Topolná, Březolupy, Karlovice, Napajedla, Lhota kaj Šarovy.

Situo redakti

La vilaĝo etendiĝas sur supra plataĵo de montetaro Vizovická vrchovina en supermara alteco 308-315 metroj. La municipo situas sudoriente de Napajedla. Zlín estas malproksima 7 km.

Historio redakti

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1349, kiam ĝi estis al senjoroj Dětřich kaj Ješek z Lukova enskribita al landaj tabuloj. En tenado de tiu ĉi vilaĝo alternis kelke da senjoroj ĝis la jaro 1384 Filip z Vícemělic vendis la vilaĝon Komárov al Mikšík z Malenovic na Podhradí, pro kio ĝi transiris en tenadon de senjoroj el Podhradí. En pli postaj ŝtormaj tempoj (dum husanaj militoj aŭ militoj kontraŭ turkoj) la vilaĝo eĉ kun la ĉirkaŭaĵo estis dezertigita. Pli poste la municipo Komárov estis denove enloĝigita. Podhradí estis dezertigita ankaŭ. Pli antaŭe tie situis burgo, hodiaŭ ne estas eĉ memoroj post la fundamentoj. Anstataŭ la burgo estas ĉi tie loĝdomaro Leopoldov, kiu troviĝas inter municipoj Komárov kaj Pohořelice. En 1882 la municipon kaptis granda incendio, kiu bruligis 27 domojn kreantaj vilaĝplacon en Komárov. En 1885 estis en Komárov fondita pro peno de gvidanta instruisto Jan Purkrábek propravola fajroestingista korpuso. En la jaroj 1886-1887 estis ĉi tie konstruita kontraŭ 15710 guldenoj kaj 40 krejcaroj fare de konstruisto Josef Schaniak el Uherské Hradiště la ĝisnuna infanĝardeno (antaŭe lernejo). En 1908 ĉi tie estis konstruita municipa urbodomo por kunvenoj de reprezentaro kaj por antaŭa fajroestingista ŝprucigilo. Sur loko de konstruaĵo situis antaŭe kapeleto.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869327
1880393
1890374
1900440
1910495
1921484
JaroLoĝantoj
1930468
1950490
1961507
1970507
1980407
1991329
JaroLoĝantoj
2001331
2014335
2016338
2017339
2018329
2019321
JaroLoĝantoj
2020316
2021293
2022315
2023311

Memorindaĵoj redakti

Pluaj fotoj redakti