KombedKomitato de Malriĉaj Kamparanoj (ruse Комитет Бедноты, komitet bednoti) estis organizo bazita je sociklasa alproksimiĝo al la komunista ideologio. Ĝi estis komence organizo de la mem-registaro de la malriĉaj kamparanoj. Ĝi estis kreita per dekreto de la Tutrusia Centra Afergvida Komitato de la Tutrusia Kongreso de la Sovetoj, la 11-an de junio 1918. Ĝi agadis en la eŭropaj partoj de Rusio kaj Belorusio (ekde la dua duono de 1918) kaj en Ukrainio (ekde 1919).

Kombed
Karton de la organizo de la malriĉaj kamparanoj, 1924.
Karton de la organizo de la malriĉaj kamparanoj, 1924.
vdr

Konforme al principo de la bolŝevikoj, la kamparanoj estis grupigitaj laŭ tri cefaj klasoj: malriĉaj, mezriĉaj kaj riĉaj kamparanoj (kulakoj). Kombed estis la organizo por batalo kontraŭ la riĉaj kamparanoj. Ili estis fakte la bazo de la sovetaj fortoj en la provincoj. Ili helpis kaj organizis dividon de agrikulturaj maŝinoj, rekrutadon por la Ruĝa Armeo kaj konfiskadojn.

En la unua duono de 1919, kombedoj estis enigitaj al lokaj sovetoj.

Vidu ankaŭ redakti