Kombinaĵo de 10 kvaredroj

(Alidirektita el Kombinaĵo de dek kvaredroj)

En geometrio, kombinaĵo de dek kvaredroj estas uniforma pluredra kombinaĵo, simetria ordigo de 10 kvaredroj. Ĝi estas ankaŭ steligo de la regula dudekedro.

Kombinaĵo de dek kvaredroj
Pliaj nomoj UC6
W25
Bildo
Bildo
Steligo de dudekedro
Speco Regula pluredra kombinaĵo
Verticoj 20
Lateroj 60
Edroj 40 trianguloj
Komponantoj 10 kvaredroj
Kerno Dudekedro
Konveksa koverto Dekduedro
Geometria simetria grupo Dudekedra Ih
Geometria simetria grupo de komponanto Nememspegulsimetria kvaredra T
Duala Mem-duala
vdr

Ĝi havas la saman situon de verticoj kiel dekduedro.

Ĉi tiu kombinaĵo estis unue priskribita de Edmund Hess en 1876.

Kiel kombinaĵo

redakti

La figuro estas pluredra kombinaĵo de dek kvaredroj kun dudekedra simetrio (Ih). Ĝi estas unu el kvin regulaj kombinaĵoj kiuj povas esti konstruitaj el identaj platonaj solidoj.

Ĉiu el du nememspegulsimetriaj duonoj de ĉi tiu kombinaĵo estas kombinaĵo de 5 kvaredroj.

Kiel steligo

redakti

Ĝi povas esti ricevita ankaŭ per steligo de dudekedro, kaj estas tiel pluredro de Wenninger W25.

La steligaj facetoj por konstruado estas:

 

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  • Wenninger, Magnus. (1974) Polyhedron Models - Pluredraj modeloj. Cambridge University Press. ISBN 0-521-09859-9.

Eksteraj ligiloj

redakti