Kombinaĵo de 5 kuboj
En geometrio, kombinaĵo de kvin kuboj estas uniforma pluredra kombinaĵo, simetria ordigo de kvin kuboj.
Kombinaĵo de kvin kuboj | |
Plia nomo | UC9 |
Kiel steligo | |
Speco | Regula pluredra kombinaĵo |
Verticoj | 20 |
Lateroj | 60 |
Edroj | 30 kvadratoj |
Komponantoj | 5 kuboj |
Kerno | Romba tridekedro |
Konveksa koverto | Dekduedro |
Geometria simetria grupo | Dudekedra Ih |
Geometria simetria grupo de komponanto | Piritopluredra Th |
Duala | Kombinaĵo de 5 okedroj |
Ĝi estas unu el kvin regulaj kombinaĵoj kiuj povas esti konstruitaj el identaj platonaj solidoj.
Ĝia duala estas la kombinaĵo de kvin okedroj.
Ĝi estas unu el la steligoj de la romba tridekedro.
Ĝi havas dudekedra simetrio (Ih), kaj ĝia konveksa koverto estas dekduedro. Ĝi havas la saman situon de verticoj kiel la regula dekduedro. Ĝi havas la saman situon de lateroj kiel la malgranda du-tritranĉa dudek-dekduedro, la granda du-tritranĉa dudek-dekduedro, kaj la du-tritranĉa dekdu-dekduedro.
Ĉi tiu kombinaĵo estis unue priskribita de Edmund Hess en 1876.
Kiel steligo
redaktiĈi tiu kombinaĵo povas esti formita kiel steligo de la romba tridekedro. La 30 rombaj edroj ekzisti en ebenoj de edroj de la 5 kuboj.
La steligaj facetoj por konstruado estas:
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Kombinaĵo de 5 kuboj je MathWorld
- Steligoj de romba tridekedro je MathWorld
- Kombinaĵo de 5 kuboj de George Hart
- Uniformaj pluredroj kaj ilia dualaj Arkivigite je 2007-01-02 per la retarkivo Wayback Machine
- [1][rompita ligilo] VRML modelo