Ridema kukabarao

(Alidirektita el Komuna kukabarao)

La ridema kukabarao, Dacelo novaeguineae, estas kutima karnovora birdo de Aŭstralio de la familio de Alcededoj aŭ de alciono, tre konataj pro sia alvoko. Iam konata kiel Ridema azeno, nuntempe estas pli konata laŭ la indiĝena nomo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kukabarao

Ridema kukabarao
Ridema kukabarao
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Halcionedoj Halcyonidae
Genro: Dacelo
Specio: D. novaeguineae
Dacelo novaeguineae
(Hermann, 1783)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Distribuo redakti

 
Kookaburra in Greenwich, suburban Sydney

Ĝi troviĝas tra orienta Aŭstralio, kaj estis enmetita en la sudokcidenta angulo de Okcidenta Aŭstralio, Tasmanio kaj insuloj Flinders kaj Kanguruo.

Krome, kelkaj estis enmetitaj en Novzelando inter 1866 kaj 1880, sed nur tiuj liberigitaj en la insulo Kawau de Sir George Grey survivis. Ties idararo ankoraŭ troveblas tie.

Aspekto redakti

 
Aspekto de kukabarao

La Kukabarao estas fortika birdo ĉirkaŭ 45 cm longa, kun granda kapo, elstara bruna okulo, kaj tre granda beko, nigreca en supra makzelo kaj ostokolora en suba. La masklo kaj la ino aspektas same. Ili havas blankajn aŭ kremokolorajn korpon kaj kapon kun malhelbruna strio tra ĉiu okulo kaj pli nuance ĉefrunte kaj ĉekrone. La flugiloj kaj dorso estas malhelbrunaj kun ĉielbluaj punktomakuloj en ŝultroj. La vosto estas ruĝecoranĝa kun malhelbrunaj strioj kaj blankaj pintoj.

Ekologio kaj kutimaro redakti

 
Dumfluga kukabarao

Tiuj aŭstralaziaj birdoj okupas ĝangalajn kaj arbarajn teritoriojn en izolitaj familigrupoj, kaj ties konata ridalvoko utilas same kiel tiuj de multaj aliaj birdalvokoj: por marki teritoriajn bordojn.

Alvoko redakti

La Ridema kukabarao estas konata ĉe sia nomo pro sia "rido" kiun uzas por saluti sian partneron post periodoj de malesto. Ĝi povas esti aŭdata iam ajn dum la tago, sed plej ofte iomete post mateniĝo kaj dum la nuancaj koloroj de post sunsubiro.

Unu birdo komencas per mallaŭta, singulta rideto, poste ĵetas sian kapon malantaŭen kun raŭka rido: ofte kelkaj aliaj aliĝas. Se rivala tribo estas en aŭdloko kaj respondas, la tuta familio tuje kuniĝas kaj plenigas la arbaron per zuma ridaro. Aŭdi la Kukabaraon je plena voĉo esta unu el la plej eksterordinaraj spertoj de la aŭstralia arbaro, kion eĉ la propraj lokanoj miras; kelkaj vizitantoj, se neavertitaj, povas trovi tiun alvokon alarman.[1]

Dieto redakti

 
Kukabaraoj kun lacertoj kiel predoj

La Kukabarao ĉasas kiel aliaj alcionedoj: per gvatado sur taŭga branĉo aŭ kablo kie ĝi atendas pacience preterpasantan predon: muso aŭ similgranda eta mamulo, granda insekto, lacerto, eta birdo aŭ birdido, kaj plej fame, serpento. Ĝi preferas etan predon, sed ne malkutime kukabaraoj kaptas surprize grandajn animalojn, inkludante venenajn serpentojn tiom longajn kiom la propra birdo.

Vivo redakti

 
Junulo en ĝardeno en Swanbourne, Okcidenta Aŭstralio

La Kukabarao plej ofte klopodas vivi en familiaj grupoj, kie la idaro helpas la gepatrojn ĉasi kaj zorgi por la venonta generacio de idaro.

Dum pariĝa sezono, la Kukabarao dorlotas laŭ kutimo simila al tiu de Melifagedoj. La ino adoptas peteman sintenon kaj voĉas kiel junulo. La masklo tiam oferas al ŝi lian tiaman manĝaĵon akompane de sono "uuuuuuuuu". Ili ekreproduktiĝas ĉirkaŭ oktobro au novembro. Se la unua ovodemetado malsukcesas, ili daŭre reproduktiĝos dum la someraj monatoj.

La ino ĝenerale demetas tri ovojn dum ĉirkaŭ dutagaj tempospacoj. Se la manĝodisponeblo ne taŭgas, la tria ovo estos pli malgranda kaj ankaŭ la tria ido estos pli malgranda kaj je malavantaĝa situacio antaŭ siaj gefratoj. Idoj havas hokon en la supra makzelo, kio malaperos je elnestiĝo. Se la manĝodisponeblo ne taŭgas, la idoj kverelos kaj la hoko utilos kiel armilo por mortigi la plej junan. Se estas sufiĉa manĝodisponeblo, la gepatroj dediĉos pli da tempo al zorgado de la idoj kaj tiuj ne devos kvereli.

Interagado kun homoj redakti

La Kukabarao estas komuna vidaĵo en ĉeurbaj ĝardenoj kaj urbaj lokoj, eĉ en tre konstruitaj areoj, kaj ili estas tiom alkitimiĝitaj al homoj ke ili tre ofte manĝas el ties manoj. Homoj ofte manĝigas ilin per viandopecoj aŭ kartilagoj.

Oni malkonsilas manĝigi ilin ĉar tiu manĝaĵo donebla de homoj ne kongruas kun ilia necesa dieto kaj povus malsanigi ilin.

En Aŭstralio tiu ĉi specio estas konsiderata unu el la plej simbolaj animaloj kaj unu el la tri plej simbolaj birdoj, kaj pro tio aperas en monero kaj en multaj poŝtmarkoj.

Notoj redakti

  1. [1][rompita ligilo]

Referencoj redakti

Bildaro redakti