Kindelbrück
komunumo en Turingio, Germanio
(Alidirektita el Komunumaro Kindelbrück)
Kindelbrück estas urbo kaj "landa komunumo" en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Sömmerda de la federacia lando Turingio, kaj krome estas la administra centro de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj. Fine de decembro 2021 la komunumo havis 3725 loĝantojn. Komence de la jaro 2019 la ĉirkaŭaj komunumoj Bilzingsleben, Frömmstedt kaj Kannawurf aliĝis al la urbo Kindelbrück, kiu formale ankaŭ konsideratas malfondita kaj novfondita tiutage (je la nova nomigo "landa komunumo"), kaj komence de 2023 ankoraŭ aldoniĝis Riethgen.
Kindelbrück | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Turingio | |||||
Distrikto | Distrikto Sömmerda | |||||
Komunumaro | Verwaltungsgemeinschaft Kindelbrück | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) kaj "landa komunumo" (Landgemeinde) | |||||
Telefona antaŭkodo | 036375 | |||||
Poŝtkodo | 99638 | |||||
Aŭtomobila kodo | SÖM | |||||
Oficiala Municipokodo | 16068064 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Roman Zachar (elektita en 2010, konfirmita en 2016 kaj 2019) | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Adreso de la administrejo | Puschkinplatz 1 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 3725 (stato 2021-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 16′ N, 11° 5′ O (mapo)51.26093611.090792Koordinatoj: 51° 16′ N, 11° 5′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 140 m | |||||
Areo | 13,29 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.vg-kindelbrueck.de | |||||
Al la komunumaro Kindelbrück (5153 loĝantoj en decembro 2021) apartenas laŭ la stato de 2023:
- Büchel (236)
- Griefstedt (242)
- Günstedt (709)
- Kindelbrück, urbo * (3725)
Eksteraj ligiloj redakti
urbodomo
la urba kirko Udalriko de Aŭgsburgo