Magliasina (komunumaro)

(Alidirektita el Komunumaro Magliasina)


La komunumaro Magliasina estas administra unuo de Kantono Tiĉino kaj parto de la distrikto Lugano. Ĝi havis 8483 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas Caslano.

Komunumaro Magliasina
Blazono de la komunumaro Magliasina
Blazono de la komunumaro Magliasina
Magliasina
Mapo de la komunumaro Magliasina
subdistrict of the canton of Ticino
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Ĉefloko Caslano
Koordinatoj  45° 58′ N 8° 53′ O / 45.967 °N, 8.883 °O / 45.967; 8.883 (mapo)Koordinatoj: 45° 58′ N 8° 53′ O / 45.967 °N, 8.883 °O / 45.967; 8.883 (mapo)
Nombro de loĝantoj 8483 (2011-12-31)
Areo 11,1 km²
Loĝantardenseco 764,2 loĝantoj/km²

Geografio redakti

La komunumaro Magliasina konsistas el ses komunumoj sur la duoninsulo en okcidento de la Lago de Lugano. En ĝia sudo situas la dividita komunumo Ponte Tresa, kies suda parto apartenas al Italio.

Trafiko redakti

Tra la komunumaro Magliasina pasas la kantona ĉefvojo n-ro 398 kaj la etspura trama fervojo de Lugano al Ponte Tresa.

Komunumoj de la komunumaro Magliasina redakti

La komunumaro Magliasina konsistas (stato en 2013) el 6 komunumoj, el kiuj Caslano estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Caslano 4090 2.8 5171
  Curio 517 2.9 5181
  Magliaso 1450 1.1 5193
  Neggio 330 0.9 5206
  Ponte Tresa {776 0.4 5213
  Pura 1320 3.1 5216
Totale 6 8483 11,10 --


Konataj lokuloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti