Curio

komunumo de Svislando

Curio estas komunumo de la Komunumaro Magliasina kaj la Distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 517 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Curio
Blazono de Curio
Blazono de Curio
Blazono de Curio
Preĝejo Sankta Petro en Curio
Preĝejo Sankta Petro en Curio
Preĝejo Sankta Petro en Curio
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Magliasina
Koordinatoj  46° 0′ 7″ N 8° 51′ 54″ O / 46.00194 °N, 8.86500 °O / 46.00194; 8.86500 (mapo)Koordinatoj: 46° 0′ 7″ N 8° 51′ 54″ O / 46.00194 °N, 8.86500 °O / 46.00194; 8.86500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 517
Areo 2,88 km²
Alteco 569 m super marnivelo
Poŝtkodo 6986
Komunumkodo 5181
Mapo de Curio
Mapo de Curio
Mapo de Curio

Geografio redakti

Curio situas en la mezo de la tiĉina regiono Malcantone, proksimume 15 kilometrojn okcidentsudokcidente de la distriktĉefurbo Lugano sude de la Monto Gheggio. La komunumo konsistas el la vilaĝo Curio kaj la setelejoj Molino, Pizzano kaj Roncaccio. Al la komunumo apartenas krome du eksklavoj, unu estas la vilaĝo Bombinasco nordocidcente kaj alia arbaro sur la Monto Croce del Sasso sudokcidente de la komunumo. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,88 km², de kiuj 78,8% estas kovritaj de arbaro, 8,7% servas por agrikulturo kaj 9,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Curio limas en nordo al Novaggio, en nordnordoriento al Aranno, en nordoriento al Bioggio, en oriento al Vernate, en sudoriento al Neggio, en sudo al Pura, kaj en okcidento al Bedigliora. La eksklavo Bombinasco krome limas en okcidento al Astano kaj Sessa, kaj la eksklavo Croce del Sasso en okcidento al Croglio.

Trafiko redakti

Curio siutas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Curio pasas konekta vojo de Pura al Brenno. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 estas Lugano-Sudo, kiu situas proksimume 12 kilometrojn orientnordoriente de la komunumo. Pere de buslinioj al Magliaso, Ponte Tresa kaj Novaggio la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Curio datiĝas el la jaro 1196 kiel Coira. Dum mezepoko Curio formis subvoktejon kune kun la komunumoj Novaggio, Banco kaj Bedigliora. La hodiaŭa preĝejo estis konstruita en la jaro 1609. Ĝi anstataŭis preĝejon menciitan en la jaro 1352, kiu jam tiam estis konsekrita al Sankta Petro.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti