Vernate TI

komunumo de Svislando
- La mallongigo TI en Vernate TI staras por la svisa Kantono Tiĉino. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Vernate.

Vernate estas komunumo de la komunumaro Agno kaj la distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 383 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Vernate
Blazono de Vernate
Blazono de Vernate
Blazono de Vernate
Rigardo al direkte de la Flughaveno de Lugano, Vernate situas sur la monteto maldekstre supre en la bildo.
Rigardo al direkte de la Flughaveno de Lugano, Vernate situas sur la monteto maldekstre supre en la bildo.
Rigardo al direkte de la Flughaveno de Lugano:
Vernate situas sur la monteto
maldekstre supre sur la bildo.
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Agno
Koordinatoj  45° 59′ 47″ N 8° 53′ 19″ O / 45.99639 °N, 8.88861 °O / 45.99639; 8.88861 (mapo)Koordinatoj: 45° 59′ 47″ N 8° 53′ 19″ O / 45.99639 °N, 8.88861 °O / 45.99639; 8.88861 (mapo)
Nombro de loĝantoj 383
Areo 1,51 km²
Alteco 546 m super marnivelo
Poŝtkodo 6992
Komunumkodo 5230
Mapo de Vernate
Mapo de Vernate
Mapo de Vernate

Geografio redakti

Vernate situas sur en la suba Valo de Malcantone sur teraso de la arbara monteto Santa Maria okcidente supre de la Lago de Lugano, al kiu estas bela vido ek de la vilaĝo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Vernate kaj Ronchetto.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,51 km², de kiuj 74,8 % estas kovritaj de arbaro, 4,6 % servas por agrikulturo kaj 18,5 % por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Vernate limas en nordo al Bioggio, en oriento al Ango, en sudo al Magliaso, kaj en okcidento al Curio.

Trafiko redakti

Vernate situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Kurboriĉaj flankaj vojoj kondukas de Magliaso, Bioggio kaj Aranno al Vernate. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2, nome Lugano-Sudo, situas proksimume 8 kilometrojn nordoriente de la komunumo en Muzzano. Pere de buslinio de Agno al Cademario la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Vernate datiĝas el la jaro 1335 jam sub la aktuala nomo Vernate. En Vernate estis malkovrita du tomboj el romia epoko, al kiuj estis aldonitaj trinkaĵujo kaj tondilo. Dum mezepoko al episkopo de Como posedis feŭdajn rajtojn en Vernate. Ĝis 1788 Vernate apartenis al la paroĥo Iseo. [3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti