Magliaso

komunumo de Svislando
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Magliaso (stacidomo) kaj Magliaso Paese (stacidomo).

Magliaso estas komunumo de la Komunumaro Magliasina kaj la Distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 1450 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Magliaso
Blazono de Magliaso
Blazono de Magliaso
Blazono de Magliaso
Riagardo al Magliasino kaj Agno. Magliaso videblas en la centro de la bildo.
Riagardo al Magliasino kaj Agno. Magliaso videblas en la centro de la bildo.
Riagardo al Magliasino kaj Agno.
Magliaso videblas en la centro de la bildo.
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Magliasina
Koordinatoj  45° 58′ 59″ N 8° 53′ 6″ O / 45.98306 °N, 8.88500 °O / 45.98306; 8.88500 (mapo)Koordinatoj: 45° 58′ 59″ N 8° 53′ 6″ O / 45.98306 °N, 8.88500 °O / 45.98306; 8.88500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1450
Areo 1,09 km²
Alteco 287 m super marnivelo
Poŝtkodo 6983
Komunumkodo 5193
Mapo de Magliaso
Mapo de Magliaso
Mapo de Magliaso

Geografio redakti

Magliaso situas ĉe la okcidenta bordo de la Lago de Lugano, proksimume 10 kilometrojn sudokcidente de la distriktĉefurbo Lugano, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. La sudan komunumlimo formas la rivereto Magliasino. En nordo de la komunumo troviĝas zoparko. La komunumo konsistas el la vilaĝo Magliaso kaj la kvartalo Castellaccio [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,09 km², de kiuj 6,4% estas kovritaj de arbaro, 19,1% servas por agrikulturo kaj 70,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Magliaso limas en nordo al Agno, en oriento aliflanke de la Lago de Lugano al Collina d'Oro, en sudo al Caslano, en okcidento al Pura, kaj en nordokcidento al Neggio.

Trafiko redakti

Tra Magliaso pasas la kantona ĉefvojo n-ro 398 kaj la etspura trama fervojo de Lugano al Ponte Tresa, per kiu la komunumo estas konektita al la publika transportreto. La komunumo disponas ankaŭ pri haltejo por la liniaj ŝipoj sur la Lago de Lugano. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 estas Lugano-Sudo, kiu situas proksimume 8 kilometrojn nordoriente de la komunumo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Magliaso datiĝas el la jaro 769 kiel de Maliacis. Dum frua mezepoko la Monaĥejo San Pietro en Ciel d'Oro de Pavia posedis bienon en Magliaso. La burgo San Giorgio estis menciita la unuan fojon en la jaro 1033. Tie okazis la kapto de la episkopo Landolfo Carcano, kio kaŭzis la dekjaran militon inter Milano kaj Como de 1118 ĝis 1127. El tiu epoko datiĝas la fresko sur la turo. En la jaro 1688 la kamparvokto de Lugano akiris la rajtojn pri Magliaso.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti