Ruis (komunumaro)

(Alidirektita el Komunumaro Ruis)


La komunuaro Ruis estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Surselva. Ĝi havis 2042 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Rueun.

Komunumaro Ruis
Blazono de la komunumaro Ruis
Obersaxen, komunumaro Ruis
Mapo de la komunumaro Ruis
subdistrict of the canton of Graubünden
Kantono Grizono
Distrikto Surselva
Ĉefloko Rueun
Koordinatoj  46° 46′ N 9° 9′ O / 46.767 °N, 9.150 °O / 46.767; 9.150 (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ N 9° 9′ O / 46.767 °N, 9.150 °O / 46.767; 9.150 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2042 (2009-12-31)
Areo 150,83 km²
Loĝantardenseco 14 loĝantoj/km²
vdr

Geografio redakti

La komunumaro Ruis konsistas el la meza parto de la valo de la Antaŭa Rejno. La nordan limon de la komunumaro formas la Glarusaj Alpoj.

Komunumoj de la komunumaro Ruis redakti

La komunumaro Ruis konsistas (stato en 2009) el 6 komunumoj, el kiuj Obersaxen estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Andiast 228 13.63 3611
  Obersaxen 812 61.77 3612
  Pigniu 31 18.01 3613
  Rueun 416 11.58 3614
  Siat 181 13.53 3615
  Waltensburg/Vuorz 374 32.31 3616
Totale 6 2042 150,83 0211

Historio redakti

La hodiaŭa komunumaro Ruis estiĝis en la jaro 2001 per kunigo de la antaŭa komunumaro Ruis kun la antaŭa distrikto Obersaxen, kiel nova komunumaro Ruis, de la tiam kreita distrikto Surselva. La malnova komunumaro Ruis estis kreita en la jaro 1851 surbaze de la tiama leĝo pri la nova administra ordo de Kantono Grizono, kiel parto de la tiama distrikto Glenner. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti