Kunposedaĵo (internacia juro)

teritorio kune regata de pluraj ŝtatoj
(Alidirektita el Kondominio)

En internacia juro kunposedaĵokondominio (el la latina condominium) estas politika teritorio (ŝtata aŭ landlima) en aŭ ĉirkaŭ kiu diversaj suverenaj instancoj formale interkonsentas kunhavi egalecan regorajton (en la senco de suvereneco) kaj plenumas siajn tiajn rajtojn kune, sen dividi ĝin en 'ŝtataj' zonoj.

Kvankam la koncepto de kunposedaĵo estis ĉiam agnoskita kiel teoria eblo, ili estis raraj en la praktiko. Ĉefa problemo, kaj la tialo ke tiom malmultaj estis ekzistintaj, estas la malfacilo certigi la kunlaboradon inter la suverenaj povoj; kiam la interkompreno malsukcesas, tia statuso estas plej verŝajne neeltenebla.

La vorto kondominio estis registrita en angla jam ekde ĉ. 1714, el moderna latino, ŝajne stampita en Germanio ĉ. 1700 el la latinaj com- "kune" + dominium "posedrajto" (komparu kun domajno). Kunposedaĵo de tri suverenaj povoj estis foje nomata triparta kunposedaĵotridominio.

Ekzemploj redakti

Referencoj redakti

  1. Gómez Cruz, Ricardo Alonso (October 2004). Elementos Jurídicos para la Construcción de una Propuesta Tendente a la Recuperación Material y la Soberanía de la Isla Conejo en el Golfo de Fonseca (Juraj elementoj por la konstruo de propono por la materiala rekupero kaj suvereneco de Isla Conejo en la Golfo de Fonseca) (PDF) (Tezo). Universidad de El Salvador, Ciudad Universitaria, San Salvador, El Salvador. p. 33, 36, 46, 49 kaj 50. [1] 2013-07-04. Alirita la 4an de Marto 2017.
  2. Case Concerning Land, Island, and Maritime Frontier Dispute (El Salvador/Honduras, Nicaragua Intervening) (International Court of Justice 1992). Teksto Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 4an de Marto 2017.
  3. Huezo Urquilla, Luis Salvador (Julio 1993). La controversia fronteriza terrestre, insular y maritima entre El Salvador y Honduras, y Nicaragua como país interviniente (Tezo). Universidad Dr. José Matías Delgado, San Salvador, El Salvador. [2] Arkivigite je 2016-03-15 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 4an de Marto 2017.
  4. [3] Arkivigite je 2018-10-05 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 4an de Marto 2017.

Eksteraj ligiloj redakti