Kondorfa estas vilaĝo en Hungario en en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Őriszentpéter. La nomo unuafoje aperas en formo Gardun, poste germane: Kradendorf.

Bazaj informoj redakti

Historio redakti

La alvenintaj hungaroj en 896 trovis tie montetojn, deklivojn. La tuta regiono iĝis limgardejo, sentinelserio. Dum la mezepoko la komunumo estis abateja bieno. La katolika preĝejo pri Sankta Luko konstruiĝis en 1850. En 1993 la lernejo estis translokita al subĉiela vilaĝmuzeo en Szentendre. La komunumo kelkfoje perdis la memstarecon, fine en 1991 rericevis tion.

La tero ne estas konvena por agraraj produktoj, estas ankaŭ bestbredado kaj forstumado. Kondorfa estas parto de Nacia Parko Őrség kaj Hanság havanta viglan fremdultrafikon.