Konečná estas montara domaro en montaro Zadní hory en Moraviasileziaj Beskidoj sur ambaŭ flankoj de limo inter Ĉeĥio kaj Slovakio. En moravia flanko ĝi administre falas sub municipo Bílá, en la slovaka sub Klokočov. Ĝi estis konstruita sur montodorso de Konečná (865 m s. m.). Al kelkaj slovakaj domoj eblas veni nur tiel, ke oni transpaŝos la ŝtatlimon, kiu kondukas inter ilia ĝardeneto kaj la moravia parto de ĉi tiea ŝoseo.

Konečná
domaro
Domaro Konečná troviĝanta el unu duono en Moravio kaj el dua duono en Slovakio
Oficiala nomo: Konečná
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio, Slovakio Slovakio
Regionoj Moraviasilezia regiono Ĉeĥio, Regiono Žilina Slovakio
Distriktoj Distrikto Frýdek-Místek Ĉeĥio, Distrikto Čadca Slovakio
Administraj municipoj Bílá Ĉeĥio, Klokočov Slovakio
Historiaj regionoj Moravio, Supra Hungarujo
Montaro Moraviasileziaj Beskidoj
Situo Konečná
 - koordinatoj 49° 27′ 13″ N 18° 31′ 24″ O / 49.45361 °N, 18.52333 °O / 49.45361; 18.52333 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Portalo pri Ĉeĥio

En vintra oeriodo estadas en ĉirkaŭaĵo reguligataj skikuristaj vojoj, en la suda kaj la norda partoj de la domaro estis konstruitaj skideglitejoj.

En senpera proksimeco de Konečná en la moravia flanko troviĝas pluaj du domaroj – Gigula kaj Gratčanka.

Alirebleco redakti

La domaro situas sur ŝoseo II/484 de domaro Černá, en la slovaka flanko daŭriganta direkte al Kornica. Troviĝas ĉi tie jam ne funkcianta limpasejo Bílá-Klokočov. Krom tio kondukas ĉi tien vico da turismaj vojoj. El domaro Bílý Kříž venas ruĝa   marko, daŭriganta direkte al domaro Bumbálka, kaj el domaro Gruň (resp. ties parto Švarná Hanka) blue   markita pado. El Slovakio venas verda   marko de municipo Predmier. La moravian parton de pli supre menciita ŝoseo kopias biciklovojo 461.

Baza sidejunuo redakti

Konečná estas ankaŭ unu el kvar bazaj sidejunuoj de municipo Bílá. Tiu ĉi baza sidejunuo ensumigas la jenajn sidejunuajn lokojn: