La Konga formikulo (Myrmecocichla tholloni) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Formikuloj, kiu enhavas naŭ speciojn de nigrecaj birdoj kiuj manĝas insektojn, sed ĉefe formikojn, de kio devenas la nomoj popola kaj scienca, kie Myrmecocichla estas latinigita vorto el du radikoj el la antikva greka kiuj signifas kune formikomanĝanto (mirmeks) kaj (ciklos).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Konga formikulo
Konga formikulo
Konga formikulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Myrmecocichla
Specio: M. tholloni
Myrmecocichla tholloni
(Oustalet, 1886)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas nigreca birdo, kiu montras helajn gorĝon kaj supran bruston.

Ĝi troviĝas en Angolo, Centrafrika Respubliko, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo kaj Gabono, tio estas ĉirkaŭ la baseno de la rivero Kongo, de kio devenas la nomo de la specio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj seka herbejo de malaltaj teroj kaj laŭsezone humida aŭ inundita herbejo same de malaltaj teroj.

Referencoj redakti