Congreso de los Diputados

La Kongreso de la Deputitoj (hispane Congreso de los Diputados, katalune Congrés dels Diputats, eŭske Espainiako Diputatuen Kongresua, galege Congreso dos Deputados) estas la malsupra branĉo de la hispania parlamento, la "Cortes Generales". Ĝi havas 350 kongresanojn elektitajn laŭ rekta popola voĉdono en fermitaj kandidatiĝoj. Ties sidejo estas la Kortesa Palaco.

Congreso de los Diputados
emblemo
Ĉambro de Deputitoj
Geografia situo 40° 24′ 59″ N, 3° 41′ 48″ U (mapo)40.4164-3.69654Koordinatoj: 40° 24′ 59″ N, 3° 41′ 48″ U (mapo)
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Kortesa Palaco
Congreso de los Diputados (Madrido)
Congreso de los Diputados (Madrido)
DEC
Congreso de los Diputados
Congreso de los Diputados
Map
Congreso de los Diputados
Posedatoj Canal Parlamento vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Fasado de la palaco, sidejo de la Deputitaro.

Priskribo redakti

La nombro de deputitoj permesata de la leĝo de 1985 pri la ĝenerala balota reĝimo (Ley Orgánica de Régimen Electoral General) troviĝas inter 300 kaj 400, tamen ili daŭre estas 350 deputitoj. Deputitoj estas elektataj per fermita listo ĉe balotada regiono (circunscripción electoral), kiuj elektas almenaŭ 2 membrojn, plus aldona nombro laŭ loĝantaro. Ordinara balotadejo estas ciŭ el la 50 hispanaj provincoj. Krome la aŭtonomaj urboj Ceŭto kaj Melilo estas ankaŭ balotadejoj po 1 deputito.

Kvankam balotado estas aranĝita laŭ proporciaj kriterioj, la granda nombro de malmulte loĝataj provincoj kaj la neceso atingi minimuman procenton en la aliaj, korektas tiun sistemon al iom pli majoritata sistemo, kaj ebligas ke nur grandaj tutŝtataj partioj kaj partioj kiuj konkuras en kelkaj aŭtonomaj komunumoj sukcesas eniri la Kongreson.

 
Historia divido de la seĝoj laŭ la plej grandaj tutŝtataj partioj: PSOE, PP, IU kaj UCD dum ĉiuj elektoj de la demokratio (1977-2008).

La nuntempa Prezidanto de la Kongreso de la Deputitoj estas la socialista politikisto, eksa prezidanto de la regiona registaro de Kastilio-Manĉo, kaj eksa Ministro pri Defendo José Bono (PSOE).

Membroj de la Kongreso laŭ partio kaj grupo redakti

PSOE PP CiU ERC PNV IU Aliaj Entute
8-aj Kortesoj (2004-2008) 164 148 10 8 7 5 8 350
9-aj Kortesoj (2008) 169 153 10 3 6 2 7 350
Diferenco 2008/2004 +5 +5 = -5 -1 -3 -1 0

(Noto: Absoluta plimulto: 176 deputitoj)

Grupoj dum la 9-a Leĝigperiodo (komenciĝis en 2008) redakti

Parlamentaj grupoj laŭ deputitoj kaj ĝiaj proparolantoj:

Grupoj dum la 8-a Leĝigperiodo (2004-2008) redakti

Parlamentaj grupoj laŭ deputitoj kaj ĝiaj proparolantoj:

Lingva reĝimo redakti

Malgraŭ la oficialeco de aliaj lingvoj en la ŝtato Hispanio, la ununura oficiala kaj permesata lingvo de la Kongreso estas la hispana. Kelkaj deputitoj klopodis lastatempe uzi aliajn lingvojn, sed ili plejofte estas alvokataj paroli en la hispana.

Eksteraj ligiloj redakti